Persekutado de samseksemuloj en Nazia Germanio kaj la Holokaŭsto

Post kiam Adolf Hitler kaj la Nacisocialisma Germana Laborista Partio (la Nazia Partio) gajnis potencon en Germanio, viroj, kiuj seksumis kun viroj, kaj lesbaninoj estis inter la pluraj grupoj celitaj de la Nazioj kaj finfine estis inter la viktimoj de la Holokaŭsto. Komencante en 1933, gejaj organizoj estis forbaritaj, akademiaj libroj pri samseksemo kaj sekseco ĝenerale (ekzemple tiuj de la Institut für Sexualwissenschaft, gvidata de la juda gej-rajta aktivisto Magnus Hirschfeld) estis forbrulitaj, kaj samseksemuloj en la Nazia Partio mem estis murditaj. Gestapo kompilis listojn de samseksemuloj, kiuj estis devigitaj sekse konformiĝi al la "Germana normo." Samseksemuloj devis porti rozkoloran triangulon sur la brusto, simila al la flava stelo devigata al judoj.

Memoraĵo kaj memortabulo

Oni taksis, ke inter 1933 kaj 1945, 100 000 gejaj viroj estis arestitaj kiel samseksemuloj, de kiuj 50 000 estis oficiale kondamnitaj.[1] Centoj da Eŭropaj samseksemaj viroj vivantaj sub la okupado de la Nazioj estis kastritaj laŭ ordono de kortumo.[2] La difino de samseksemo en Germanio ne temis pri seksa orientiĝo sed pri ĉia formo de seksumo inter viroj, do ambaŭseksemuloj estis rigardataj kiel samseksemuloj.[3]

La plimulto el tiuj viroj pasigis sian kondamnon en regularaj prizonoj, kaj oni taksas, ke de 5 000 ĝis 15 000 el tiuj kondamnitoj estis malliberigitaj en Naziaj koncentrejoj.[1] Ne estas klare kiom el la 5 000 ĝis 15 000 finfine pereiĝis en la koncentrejoj, sed la eminenta fakulo Rüdiger Lautmann kredas, ke la mort-ofteco de samseksemuloj en koncentrejoj eble estis tiom multa kiom 60 elcento. La Nazioj traktis samseksemulojn en la koncentrejoj nekutime kruele.

La persekutado de lesbaninoj, rigardataj kiel minacoj kontraŭ ŝtataj valoroj, ĝenerale okazis forme de seksperforto.

Post la milito, la mistraktado de samseksemuloj en koncentrejoj estis neagoskata de la plimulto da landoj, kaj multaj viroj eĉ estis rearestitaj kaj malliberigitaj surbaze de evidenteco, trovita dum la Naziaj jaroj. Nur en la 1980-aj jaroj registaroj komencis agnoski la epizodon, kaj nur en 2002 la Germana registaro pardonpetis al la geja komunumo.[4] Tiu ĉi periodo ankoraŭ incitas polemikon, tamen. En 2005, la Eŭropa Parlamento adoptis rezolucion pri la Holokaŭsto, kiu inkludis la persekutadon de samseksemuloj.[5]

Difino de samseksemo redakti

La unua evento, kiu kondukis al la batalo kontraŭ samseksemo en Nazia Germanio, estis la unuiĝo de la Germana ŝtato en 1871, konata kiel la dua regno. La nova ŝtato antaŭenigis novan punan kodekson, kiu inkludis la alineon 175. Ĝi diris, "Nenatura seksa ago farita inter personoj de vira sekso aŭ de homoj kun bestoj estas puneblaj per enprizonigo; la perdo de civilaj rajtoj povus ankaŭ esti trudita." La leĝo estis interpretita malsame tra la nacio ĝis la decido de kortuma kazo la 23-an de april 1880. La Reichsgericht (Imperia Kortumo de Justeco) decidis, ke krima samseksema ago devis inkludi aŭ anusan, buŝan, aŭ interkruran seksumon inter du viroj. Ago, kiu ne inkludis iujn tiajn agojn, estis konsiderata sendamaĝa ludado.[6] La Germana polico trovis tiun novan interpreton de la aline 175 ekstreme malfacile pruvebla en kortumo pro tio, ke ests malfacile trovi atestantojn al tiaj agoj. Tio lasis la sintenon al samseksemo tre malstreĉa dum la unua mondmilito kaj frue en la alpotenciĝado de la Nazia Partio.

Post la nokto de la longaj tranĉiloj, la Nazioj amendis la alineon 175 pro kion ili vidis kiel evitilo en la leĝo. La plej signifa ŝanĝo al la leĝo estis la ŝanĝo de "Nenatura seksa ago farita inter personoj de vira sekso" al "Viro, kiu faras seksan ofendon kun alia viro." Tio etendis la skopon de la leĝo por persekuti gejajn virojn. Kisado, kunmasturbado kaj am-leteroj inter viroj servis kiel legitimaj kialoj de la polico por aresti ilin. Bedaŭrinde por viroj, kiuj seksumis kun viroj (ĉu samseksemaj aŭ ambaŭseksemaj), la leĝo neniam esprimis, kio efektive konsistigas seksan ofendon, lasante ĝin malferma al subjektiva interpreto. Viroj, kiuj praktikis tion, kio antaŭe nomiĝis sendamaĝa amuziĝo kun aliaj viroj, nun estis aresteblaj sub la leĝo.[3]

Samseksemo kaj SS redakti

Laŭ Geoffrey J. Giles SS, kaj ĝia gvidanto Heinrich Himmler, precipe zorgis pri samseksemo. Pli ol iu ajn Nazia gvidanto, la verkoj kaj paroloj de Himmler denuncis samseksemon. Tamen, malgraŭ sia konstanta kondamno de samseksemuloj kaj samseksema agado, Himmler estis malpli konstanta en sia punado de samseksemuloj. En la artikolo de Giles "La neado de samseksemo: samseksaj incidentoj en la SS de Himmler," pluraj kazoj estas ekzamenataj, kie membroj de la Nazia SS estas procesataj pro samseksemaj ofendoj. De kazo al kazo, la rezultoj vaste varias, kaj Giles donas dokumentan evidentecon, kie la juĝistoj povis esti influitaj per evidenteco montranta la "arjecon" aŭ "virecon" de la akuzito, tio estas, per priskribo de li kiel homo el vera germana genero kaj eble kiel patro. Kialoj de la indulgemo de Himmler, iukaze, povas esti derivata de la malfacileco difini samseksemon, precipe en socio, kiu gloras la masklan idealon kaj fratecon.[7]

Koncentrejoj redakti

 
Memortabulo ĉe la koncentrejo Sachsenhausen

Taksoj vaste varias pri la kvanto da gejaj viroj malliberigtaj en koncentrejoj dum la Holokaŭsto, de 5 000 ĝis 15 000, el kiuj multaj mortis.[1] Aldone, registroj pri la specifaj kialoj por internigo ne ekzistas en multaj areoj, malfaciligante la precizan mezuron pri kiom da gejoj pereis en mort-koncentrejoj.

Gejaj viroj suferis nekutime kruelan traktadon en la koncentrejoj. Ili alfrontis persekutadon ne nur de germanaj soldatoj sed ankaŭ de aliaj malliberigitoj, kaj multaj gejaj viroj estis batitaj ĝismorte. Aldone, nejudaj gejaj viroj en perfortaj labor-koncentrejoj regule ricevis pli malfacilajn kaj danĝerajn taskojn ol aliaj nejudaj malliberigitoj, sub la politiko eksterminado per laboro. SS-soldatoj ankaŭ estis konataj uzi gejajn virojn por celpraktiko, celante siajn pafilojn al la rozkoloraj trianguloj, kiujn iliaj homaj celoj estis devigitaj porti.[8]

La severa traktado povas esti atribuataj al la vidpunkto de la SS-gardistoj al gejaj viroj, sed ankaŭ al homofobiaj sintenoj ĉeestaj en la pli granda germana socio. La almarĝenigo de gejaj viroj en Germanio estis spegulata en la koncentrejoj. Multaj mortis pro batado, iuj faritaj de aliaj malliberigitoj. Spertoj kiel tiuj donas klarigon al la alta mort-ofteco de gejaj viroj en la koncentrejoj, kompare kun la aliaj "nesociaj" grupoj. Enketo de Rüdiger Lautmann trovis, ke 60 elcento da gejaj viroj en koncentreĵoj mortis, kompare kun 41 elcento da politikaj malliberigitoj kaj 35 elcento da atestantoj de Jehovo. La enketo ankaŭ montris, ke la postviva ofteco de gejaj viroj estis iom pli alta se ili venis de la mezaj kaj altaj klasoj, se ili estis edziĝintaj ambaŭseksemaj viroj, aŭ se ili havis infanojn.[9]

Naziaj eksperimentoj redakti

Iuj malliberigitaj samseksemuloj alfrontis homan eksperimentadon fare de Naziaj kuracistoj, kiuj klopodis trovi "medicinan kuracon" por samseksemo. Nenia scienca scio produktiĝis de tiuj eksperimentoj.[1]

En Buchenwald, Nazia kuracisto Carl Værnet faris hormonajn eksperimentojn kontraŭ 12 gejaj viroj. Li faris incizojn en iliaj ingvenoj kaj enplantis metalan dukton, kiu enigis testosteron tra longa daŭro, pro kredo, ke manko de testosterono kaŭzis samseksemon. Iuj el la viroj pretendis, ke ili iĝis aliseksemaj, sed la rezultoj ne estas validaj pro la minaco de morto; ili povus diri tion por ellasiĝi de la koncentrejoj. Tiuj, kiuj ne montris "pliboniĝon," estis nomitaj "kronikaj" aŭ "neresanigeblaj" samseksemuloj.[10][11]

Post la milito redakti

 
Punkto de la Homomonument, monumento en Amsterdamo, formita el tri grandaj rozkoloraj trianguloj faritaj el granito.

Samseksemaj koncentrejaj malliberigitoj ne estis agnoskitaj kiel viktimoj de Nazia persekutado.[12] Kompensoj kaj ŝtataj pensioj disponeblaj por aliaj grupoj estis rifuzitaj por gejaj viroj, kiuj ankoraŭ estis klasigitaj kiel krimuloj — la versio de alineo 175 el 1935 restis parto de okcidenta germana juro ĝis 1969, kiam la Bundestag elektis reiri al la versio de antaŭ 1935.[12] Alineo 175 ne estis nuligita ĝis 1994, kvankam kaj Orienta kaj Okcidenta Germanio liberaligis siajn leĝojn kontraŭ samseksemo en la malfruaj 1960-aj jaroj.

Holokaŭstaj postvivantoj, kiuj estis samseksemaj, povis esti remalliberigitaj pro "ripetaj ofendoj," kaj restis en la modernaj listoj de "seksaj ofendintoj." Sub la Alianca Milita Registaro de Germanio, iuj samseksemuloj devis fini la daŭrojn de siaj enkarceriĝoj, sendepende de la tempo pasigita en koncentrejoj.[13]

La kontraŭgejaj politikoj de la Nazioj kaj ilia detruo de la frua movado por gejaj rajtoj ĝenerale ne estis konsiderataj kiel taŭgaj temoj por Holokaŭstaj historianoj kaj edukistoj. Nur en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj okazis serioza esplorado de la temo en estimataj publikaĵoj: Holokaŭstaj postvivantoj skribis siajn memorlibrojn, teatraĵoj aperis kiel Bent, kaj pli historiaj enketoj kaj dokumentfilmoj eldoniĝis pri la homofobio de la Nazioj kaj ilia detruo de la germana movado por gejaj rajtoj.

Ekde la 1980-aj jaroj, iuj eŭropaj kaj internaciaj urboj starigis monumentojn por memori la milojn da samseksemaj homoj, kiuj estis murditaj kaj persekutataj dum la Holokaŭsto.[14] En 2002, la germana registaro oficiale pardonpetis al la geja komunumo. En 2005, la Eŭropa Parlamento observis la 60-an datrevenon de la liberigo de la koncentrejo Auschwitz kun unuminuta silento kaj rezolucio, kiu inkludis la jenan tekston:

...27-a de januaro 2005, la 60-a datreveno de la liberigo de la mort-koncentrejo de Nazia Germanio ĉe Auschwitz-Berkenau, kie entute ĝis 1,5 milionoj da judoj, Romaoj, Poloj, Rusoj, kaj prizonanoj de diversaj aliaj naciecoj, kaj samseksemuloj, estis murditaj, ne nur estas grava okazo por eŭropaj civitanoj por memori kaj kondamni la egan teruron kaj tragedion de la Holokaŭsto, sed ankaŭ por adresi la perturban kreskon de antisemitismo, kaj precipe antisemitismaj incidentoj, en Eŭropo, kaj por lerni denove la vastajn lecionojn pri la danĝeroj, kiam oni viktimigas homojn surbaze de raso, etna origino, religio, socia klasigo, politikoj aŭ seksa orientiĝo...

Konto de la geja Holokaŭsta postvivanto, Pierre Seel, detalis la vivon por gejaj viroj dum la nazia rego. En sia konto li diras, ke li partoprenis en sia loka geja komunumo en la urbeto Mulhouse. Kiam la Nazioj gajnis potencon super la urbeto, lia nomo estis en listo de lokaj gejaj viroj ordonitaj al la policejo. Li obeis la direktivon protekti sian familion kontraŭ iu ajn reprezalio. Li notis ke, post sia alveno al la policejo, li kaj aliaj gejaj viroj estis batitaj. Iuj gejaj viroj, kiuj rezistis la SS-on, havis siajn fingrungojn elĉerpitaj. Aliaj havis siajn internaĵojn ponarditajn, kaŭzante ke ili abunde sangadis. Post sia aresto li estis sendita al la koncentrejo en Schirmeck. Tie, Seel diris, ke dum matena kolektiĝo, la nazia komandanto anoncis publikan ekzekuton. Viro estis elprenita, kaj Seel rekonis lian vizaĝon. Ĝi estis la vizaĝo de lia 18-jaraĝa amanto el Mulhouse. Seel rimarkis, ke la Naziaj gardistoj poste senvestigis lian amanton, metis metalan sitelon super lia kapo, kaj ellasis trejnitajn germanajn ŝafhundojn al li, kiuj bategis lin ĝismorte.

Rudolf Brazda, konsiderata la fina postvivinto, sendita al nazia koncentrejo pro sia samseksemo, mortis en Francio en aŭgusto 2011, 98-jaraĝa. Brazda sendiĝis al Buchenwald en aŭgusto 192 kaj oni tenis lin tie ĝis ĝia liberigo fare de usonaj fortoj en 1945. Al Brezda, kiu ekloĝis en Francio en aŭgusto 2011, estis donita la premio Legio de Honoro.[15]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Persecution of Homosexuals in the Third Reich. USHMM. Alirita August 1, 2016.
  2. Giles, Geoffrey J. "'The Most Unkindest Cut of All': Castration, Homosexuality and Nazi Justice," Journal of Contemporary History, vol. 27 (1992): pp. 41–61.
  3. 3,0 3,1 Giles, Geoffrey J.. (2001) Social Outsiders in Nazi Germany, p. 240–242.
  4. Melissa Eddy. "Germany Offers Nazi-Era Pardons", May 18, 2002.
  5. Mathis Winkler (January 18, 2006). European Parliamentarians Stand Up Against Homophobia. Deutsche Welle.
  6. Giles, Geoffrey J. (2001) Social Outsiders in Nazi Germany, p. 240.
  7. Giles, Geoffrey J., "The Denial of Homosexuality: Same-Sex Incidents in Himmler's SS", Journal of the History of Sexuality, Vol. 11, No. 1/2, Special Issue: Sexuality and German Fascism (jan. – apr., 2002), pp. 256–290
  8. LGBT Experience Under the Nazis. Arkivita el la originalo je 2016-10-24. Alirita 2016-10-10..
  9. Lautmann, Rüdiger. Gay Prisoners in Concentration Camps as Compared with Jehovah's Witnesses and Political Prisoners.
  10. Tamagne, Florence. (2004) A History of Homosexuality in Europe Vol. II: Berlin, London, Paris, 1919-1939, p. 290. ISBN 0875863574.
  11. Austin, Ben. Homosexuals & the Holocaust: Background & Overview. Alirita 1-a de aŭgusto 2016.
  12. 12,0 12,1 Burleigh, Michael and Wolfgang Wipperman. The Racial State: Germany, 1933–1945. New York: Cambridge, 1991. p.183
  13. Angela Chu (18-a de oktobro 2002). Prosecution of Homosexuals in the Holocaust: Aftermath. United States Holocaust Memorial Museum. USHMM.
  14. Memorials of the Gay Holocaust, Matt & Andrej Koymasky
  15. News in brief. "Last homosexual Holocaust survivor dies at 98", 5 August 2011.

Vidu ankaŭ redakti