Institut für Sexualwissenschaft

La Institut für Sexualwissenschaft (Esperante Instituto pri Seksologio) estis neprofitcela privata institucio en Germanio dediĉita al seksologia studado kaj esplorado, kiu ekzistis inter 1919 kaj 1933, kun la sidejo ĉe la parko Tiergarten de Berlino. Ĝia direktoro estis la juda kuracisto Magnus Hirschfeld (1868-1935), kiu ekde 1897 direktis la Wissenschaftlich-humanitäres Komitee (Humana Scienca Komitato), la unua organizaĵo por la defendo de samseksemuloj kaj transseksuloj.[1]

Post kiam la nazioj gajnis la kontrolon de Germanio dum la 1930-aj jaroj, la Instituto kaj siaj bibliotekoj estis detruitaj kiel parto de la nacia programo de cenzuro. La nazia bruligado de libroj en Berlino inkludis la arkivojn de la Instituto.

Referencoj redakti

  1. Oosterhuis, Harry. Homosexuality and Male Bonding in Pre-Nazi Germany: The Youth Movement, the Gay Movement, and Male Bonding Before Hitler's Rise: Original Transcripts from Der Eigene, the First Gay Journal in the World, 1991.