Regna kulturejo

Regna kulturejo (en germana Reichskulturkammer) estis registara agentejo en Nazia Germanio. Ĝi estis establita leĝe la 22an de Septembro 1933 dum la procezo Gleichschaltung (totalisma kontrolo) instigita de la Ministro de Propagando de la Tria Regno nome Joseph Goebbels kiel profesia organizaĵo de ĉiuj germanaj kreativaj artistoj.[1] Defiante la konkurencajn ambiciojn de la Germana Laborfronto (DAF) de la rivelo de Goebbels nome Robert Ley, ĝi celis akiri kontrolon super la tuta kultura vivo en Germanio kreante kaj promociante arjan arton kongrue kun la Naziismaj idealoj.

Goebbels vizitas en 1938 la ekspozicion Entartete Kunst en Berlino.

Ĉiu artisto devis kandidatiĝi por membreco prezentante atestilon de arjeco. Malakceptita aliĝo de facto rezultis en malpermeso al laborposteno.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. "Culture in the Third Reich: Overview". Holocaust Encyclopedia. United States Holocaust Memorial Museum. 10a de Junio, 2013. Alirita la 21an de Novembro 2021.

BibliografioRedakti