Robert Ley

germana politikisto

Robert LEY (naskiĝis la 15-an de februaro 1890, Niederbreidenbach, Germanio – mortis la 25-an de oktobro 1945, Nürnberg) estis nazia politikisto, direktisto de la germana trudlabora servo. Li inspektis la provizon per trudlaboristoj dum la dua mondmilito.

Robert Ley
Persona informo
Naskiĝo 15-an de februaro 1890 (1890-02-15)
en Niederbreidenbach
Morto 25-an de oktobro 1945 (1945-10-25) (55-jaraĝa)
en Malliberejo de Nurenbergo
Mortokialo pendumo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato JenaBonna universitatoUniversitato de Monastero
Subskribo Robert Ley
Okupo
Okupo politikistokemiistopiloto
vdr

Ley venis el etbiena familio kaj studis en la Universitatoj de Jena kaj Bonn, doktoriĝis pri kemio kaj eklaboris ĉe IG Farbenindustrie ĝis oni maldungis lin pro politika agado. Oni elektis lin en 1929 al la prusa regiona parlamento kiel reprezentanton dela nazia partio, en 1932 eĉ al la Reichstag. | Post enpotenciĝo de Hitler, Ley estis gvidanto de la Laborista fronto. Ley malpermesis agadon de la sindikatoj, estis gvidanto de Bund der Auslanddeutsche (Asocio de Eksterlandaj Germanoj).

Dum la dua mondmilito, li inspektis la uzon de la eksterlandaj kaj hejmaj laborfortoj por la milita laboro. Li fuĝis fine de la milito, sed usonaj taĉmentoj kaptis lin la 16-an de majo 1945. Li venis antaŭ juĝistaron, sed la 25-an de oktobro memmortigis sin per tuko en la necesejo.