Otto Georg Thierack

Otto Georg THIERACK (Wurzen, Saksio; 19-a de Aprilo 1889 – 22-a de Novembro 1946) estis nazia germana advokato kaj politikisto.

Otto Georg Thierack
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1889 (1889-04-19)
en Wurzen
Morto 26-an de oktobro 1946 (1946-10-26) (57-jaraĝa)
en Paderborn
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per venenado vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de MarburgUniversitato de Lepsiko vd
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd
Profesio
Okupo juĝistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Li militservis en la Unua Mondmilito, en kiu li ascendis al rango de leŭtenanto. Li estis tie vundita ĉe la vizaĝo kaj premie ricevis la Feran Krucon.

 
Otto Thierack kun la juĝo Roland Freisler.

Li sekvis karieron en juro kaj aliĝis al la Nazia Partio en 1932. Li prezidis la asocion de juristoj Rechtswahrerbund kaj tuj poste li estis prezidanto de la ĵus establita Tribunalo de la Popolo en 1936 ĝis 1942 kiam li estis sukcedita de Roland Freisler.

En la 20a de Aŭgusto 1942, li estis nomumita ministro de justico de la Tria Regno kaj tiukadre li modifis leĝojn kaj statutojn por kongruigi ilin kun la nova naziareĝimo. Li persekutis grupojn nomitajn "kontraŭsociaj" -judoj, poloj, rusoj, ciganoj- koincidinte kun Heinrich Himmler ke ili devas esti "neniigotaj perlabore". Li instigis amasajn ekzekutojn el 7a de Septembro 1943.

Post sia aresto, li venenigis sin antaŭ la Juĝoj de Nurenbergo.

Eksteraj ligiloj redakti