José Luis BORAU Moradell (Zaragozo, 8-an de aŭgusto 1929 - Madrido, 23-an de novembro 2012) estis hispana reĝisoro, produktoro, scenaristo, porokaza aktoro, eldonisto kaj kritikisto de kino, membro de la Real Academia Española ekde 2008 ĝis sia morto, en 2012.[1][2]

José Luis Borau
Persona informo
Naskonomo José Luis Borau Moradell
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1929 (1929-08-08)
en Zaragozo
Morto 23-an de novembro 2012 (2012-11-23) (83-jaraĝa)
en Madrido
Mortokialo laringa kancero
Tombo San Justo Cemetery
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo filmproduktorofilmreĝisoroscenaristoverkistoaktoro
Verkoj Furtivos
vdr

Biografio redakti

Li ekkarieris en la 1960-aj jaroj per vakeraj filmoj, kiuj ne sukcesis, kaj per diversaj taskoj rilataj al kino. Lia unua grava filmo estis la politika trilero Hay que matar a B. (1974), kiu montris lian detaleman stilon en la reĝisorado, konstruado de la historio kaj muntado. Tiu filmo disponis de internacia geaktoraro kun usonaj steluloj Burgess Meredith kaj Patricia Neal.

Ĉefa komerca sukceso okazis en 1975 per la drama Furtivos, kiu aktuale estas konsiderata unu de la ĉefaj ekzemploj de la kino de la fino de la frankisma epoko. Ĉefe impresas la enkondsuko de la intrigo en la media scenejaro de arbaroj. La filmo ege sukcesis kaj ricevis la Oran Konkon al la plej bona filmo en la Donostia Internacia Filmfestivalo, inter multaj aliaj premioj kaj honoroj. En 1979 li premieris La Sabina, historio de pasio kaj superstiĉo okazanta en Andaluzio. Kunproduktorado kun Svedio ebligis denove internacian geaktoraron.

En 1984, li reĝisoris hispan-usona kunproduktoraĵo Río abajo (en Usono: On the Line) kun David Carradine kaj Victoria Abril, kiu ne atingis esperitan sukceson. Borau rekuperiĝis el tiu relativa malsukceso per sekva sukceso de publiko kaj kritiko en 1986 per Tata mía (kun Imperio Argentina kaj Carmen Maura), kiu inter alia atingis nomumon por Goja-premio al plej bona scenaro.

Li ricevis la Ormedalon de la Kinakademio de Hispanio en 2000.

Filmoj redakti

  • (D) Reĝisoro
  • (G) Scenaristo
  • (P) Produktoro
  • (A) Aktoro

Kino redakti

Jaro Filmo Reĝisoro
2001 El verano de Anna (P) Jeanine Meerapfel
2000 Leo (DGP) José Luis Borau
1997 Niño nadie (DGP) José Luis Borau
1996 Ilona llega con la lluvia (A) Sergio Cabrera
1993 Todos a la cárcel (A) Luis García Berlanga
1988 Malaventura (A) Manuel Gutiérrez Aragón
1986 Tata mía (DGP) José Luis Borau
1984 Río abajo (On the Line) (DGP) José Luis Borau
1981 Cuentos para una escapada (A)
1979 La Sabina (DGP) José Luis Borau
1978 Sonámbulos (A) Manuel Gutiérrez Aragón
1977 In memoriam (P) Enrique Brasó
1977 El monosabio (GP) Ray Rivas
1976 Camada negra (GP) Manuel Gutiérrez Aragón
1975 La adúltera (A) Roberto Bodegas
1975 Furtivos (DGPA) José Luis Borau
1973 Hay que matar a B. (DGP) José Luis Borau
1972 Mi querida señorita (GPA) Jaime de Armiñán
1970 Un, dos, tres, al escondite inglés (PA) Iván Zulueta
1965 Crimen de doble filo (D) José Luis Borau
1964 Brandy (DG) José Luis Borau

Televido redakti

Jaro Serio Reĝisoro
1992 Celia (DGP) José Luis Borau

Literaturaj verkoj redakti

  • Camisa de once varas, Premio Tigre Juan de Narrativa.
  • Navidad, horrible navidad
  • El amigo de invierno
  • Cuentos de Culver City
  • Palabra de cine.

Kinkritiko redakti

  • Diccionario de cine español
  • La pintura en el cine, el cine en la pintura
  • Cine, arte y artilugios en el cine español.

Publikigitaj scenaroj redakti

  • Leo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo José Luis Borau en la hispana Vikipedio.