Voksigno en radio-komunikado estas individua signo por sendanta stacio. Voksigno estas kombinoj de literoj kaj numeroj eldonitaj de naciaj telekomunikaj aŭtoritatoj. Ili estas uzataj por identigi diversajn elsendstaciojn, por radioamatoraj stacioj, por televido, publika radio, ŝipoj, aviadiloj, armeaj stacioj.

Internaciaj voksignoj redakti

Ĉiu lando havas serion de alfabetaj aŭ numeralaj prefiksoj (= komencaj literoj) kun kiuj la voksignoj devas komenci. La prefiksoj estas fiksitaj de la ITU Internacia Telekomunika Unio.

Ekzemploj por landaj prefiksoj:

Kompleta listo de prefiksoj troviĝas en la artikolo ITU prefiksoj.

Jen kelkaj voksignoj de radioamatoraj stacioj aktivaj en Esperanto:

  • Barato: VU2JHM, VU2GZ
  • Britio: G0OOS, G4MR
  • Germanio: DL1CC, DF0ESP, DJ4PG
  • Japanio: JA1FXZ, JO1JAM, 7N4FXD
  • Rusio: RW9RA, UA9YHA
  • Ĉinio: BA5AA

Vizitu QRZ.com kaj legu pri tiuj voksignoj. Ankaŭ enmetu Esperanto kiel serĉvorto en QRZ.com kaj serĉu en biografio. Vi ricevos liston de voksignoj, kiuj mencias la vorton Esperanto en siaj biografioj.

Ekzemplo de voksigno de germana privata aviadilo: DEGAT

Modifoj en voksignoj redakti

Eventuale kaj pro konkretaj celoj oni povas modifi voksignojn per aldonoj kiel:

  • /P por porteblaj stacioj
  • /M por moveblaj stacioj (ekzemple sur aŭto)
  • /MM por mare-moveblaj stacioj
  • /AM por aviadile-moveblaj stacioj
  • /QRP laŭ la Q-kodo estas stacio, kiu elsendas per malalta povumo (proksimume 5 vatoj)
  • /# numero aldonita je la fino por identigi porteblan stacion en iu provinco/regiono.

Kiam ekzistas interkonsentoj inter landoj tiam radioamatoroj el iu lando povas elsendi el alia dum mallonga restadtempo per antaŭaldono de prefikso de la vizitita lando la signo / (Oblikvo) kaj poste la propra voksigno:

  • ekzemplo: EA/G0ABC/P estas brita radioamatoro, kiu elsendas per portebla stacio el Hispanio.

Kvankam tiu regulo estas universala ekzistas kelkaj esceptoj, ekzemple en Argentino ili uzas literojn post la voksigno por identigi provincojn.[1][2]

  • Ekzemple: LU7EE estas voksigno de radioamatoro el Bonaero. LU7EE/P signifas ke li provizore elsendas el la provinco San Juan, LU7EE/M elsendas el Mendoza ktp.

Specialaj voksignoj redakti

La specialaj voksignoj estas transdonita al grupoj, kluboj aŭ persono dum limigita tempo por festi eventojn, konkursojn aŭ datojn. Ekzemple en Kubo oni izas la prefikson T4 kaj ne la kutimaj CO en Francio TM anstataŭ la kutimaj F. La literoj kaj numeroj, kiuj sekvas estas elektitaj laŭ la jenaj kriterioj: mallongaj, por rapidigi kaj faciligi la kontaktojn (tre utilaj por konkursoj) aŭ longaj, kiuj ofte rilatas al la evento. Ekzemple T40KEA (speciala stacio por festi la 40an datrevenon de KEA Kuba Esperanto-Asocio).[3]

Datumbazoj redakti

Ekzistas pluraj interretaj datumbazoj, kiuj kolektas kaj donas precisajn informojn pri radioamatoraj stacioj kiel ekzemple:

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti