Jelizaveta Glinka

rusa filantropino (1962-2016)

Jelizaveta Petrovna Glinka (ruse Елизавета Петровна Глинка; konata ankaŭ kiel Doktorino Liza, Доктор Лиза; 20-a de februaro 1962, Moskvo, Sovetunio — 25-a de decembro 2016, akvatorio de la Nigra maro apud Soĉi, Rusio) estis rusia socia aganto, homrajta aktivulo kaj filantropo. Ŝi estis kuracisto, profesiulo pri urĝeca medicino kaj paliativa helpo. Plenuma direktoro de la Fondaĵo «Justa helpo», membro de la Konsilio ĉe prezidanto de Rusio pri evoluigo de civila socio kaj pri homaj rajtoj[1].

Jelizaveta Glinka
Persona informo
Елизавета Петровна Глинка
Naskonomo Елизавета Петровна Поскрёбышева
Naskiĝo 20-an de februaro 1962 (1962-02-20)
en Moskvo
Morto 25-an de decembro 2016 (2016-12-25) (54-jaraĝa)
en Nigra Maro
Mortis pro hazarda morto vd
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Lingvoj rusaangla vd
Ŝtataneco RusioUsonoSovetunio vd
Alma mater Russian National Research Medical University • kolegio Dartmouth vd
Familio
Dinastio House of Glinka vd
Patrino Galina Poskrjobiŝeva vd
Profesio
Alia nomo Доктор Лиза vd
Okupo kuracisto • mondumano • homrajta aktivulo • publika konato vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Jelizaveta naskiĝis en Moskvo kun familia nomo Sidorova (ruse Сидорова); ŝia patro estis militisto, kaj ŝia patrino estis kuracistino-dietologo, kuirartistino kaj fama televida parolistino Galina Poskrjobiŝeva. Jelizaveta havas fraton; en la familio krome vivis du kuzoj, kiuj frue iĝis orfoj.

En 1986 ŝi finis la 2-an Moskvan ŝtatan medicinan universitaton «Nikolaj Ivanoviĉ Pirogov» pri la fako «porinfana reanimatologo-anesteziologo»[2][3]. Samjare ŝi elmigris al Usono kun sia edzo, rusdevena usona advokato Gleb Gleboviĉ Glinka (ruse Глеб Глебович Глинка)[4]. En 1991 Jelizaveta ricevis duan medicinan edukon pri la fako «paliativa medicino» ĉe Geisel School of Medicine, parto de la Kolegio Dartmouth[5].

Agado redakti

En Usono Jelizaveta dum kvin jaroj laboris en hospicoj[3].

Ŝi partoprenis en la Unua Moskva hospico, poste ŝi kaj ŝia edzo por du jaroj transloĝiĝis al Ukrainio[2]. En 1999 en Kievo ŝi fondis hospicon ĉe la Onkologia malsanulejo de Kievo. Ŝi estis estrarano de la Fondaĵo por helpo al hospicoj «Kredo» (ruse Вера [VEra]), lanĉinto kaj prezidanto de la usona fondaĵo VALE Hospice International[6].

En 2007 ŝi kun financa helpo de la partio Justa Rusio (ruse: Справедливая Россия) fondis en Moskvo bonfaran fondaĵon «Justa helpo» (ruse Справедливая помощь, transliterigite Spravedlivaja Pomoŝĉj [spravidLIvaja POmaŝĉ]). La fondaĵo provizas financan kaj medicinan helpon al nekuraceblaj kanceruloj, malriĉaj ne-kanceraj malsanuloj kaj senhejmuloj. Ĉiusemajne en la Paveleckij stacidomo senhejmuloj estas provizataj per manĝaĵoj, kuraciloj, senpaga jura kaj medicina helpo[7].

En 2010 Jelizaveta Glinka kolektadis subvenciojn por suferintoj en forstaj incendioj (ruse: Природные пожары в России в 2010 году). En 2012 ŝi kaj ŝia fondaĵo organizis kolektadon de bezonaĵoj por suferintoj en la inundo en Krimsk (ruse: Наводнение в Краснодарском крае (2012)). Krome ŝi partoprenis kolektadon de subvencioj por suferintoj en la inundo, rezulte estis kolektitaj pli ol 16 milionoj da rubloj[8] (laŭ la tiama kurzo 400 miloj da eŭroj).

En januaro 2012 Jelizaveta kaj dek kvin aliaj famaj rusiaj aktivuloj kunfondis la Ligon de balotantoj (ruse: Лига избирателей), kies celo estas kontroli observadon de la civitana balotrajto[9]. Baldaŭ post tio en la Fondaĵo «Justa helpo» okazis imposta aŭdito; laŭ la vortoj de Glinka, la bankaj kontoj de la fondaĵo estis blokitaj, pri kio oni ne informis ilin. La 1-an de februaro la kontoj estis malblokitaj, kaj la fondaĵo daŭrigis sian funkciadon[10].

En oktobro 2012 Jelizaveta iĝis membro de la tutlanda konsilio de la partio Civitana Platformo (ruse: Гражданская платформа (Россия)) de Miĥail Proĥorov (ruse: Прохоров, Михаил Дмитриевич)[11]. En novembro ŝi estis aligita al la Konsilio ĉe prezidanto de Rusio pri evoluigo de civila socio kaj pri homaj rajtoj (ruse: Совет при Президенте Российской Федерации по развитию гражданского общества и правам человека)[12].

 
Jelizaveta Glinka (ruĝvestita) en la Donecka urba bonfara fondaĵo «Bonkoreco» (ruse Доброта, transliterigite Dobrota [dabraTA]), junio 2015

Post la komenco de la milito en Donbaso Jelizaveta estis provizanta helpon al homoj, loĝantaj sur la teritorioj de la Popola Respubliko de Donecko kaj Popola Respubliko de Luhansko. En oktobro 2014 ŝi akuzis la Internacian Komitaton de la Ruĝa Kruco pri rifuzo doni garantiojn por kargo de medikamentoj sub preteksto «ni ne ŝatas la politikon de via ŝtatprezidanto». Estro de la regiona organizaĵo de Komitato en Rusio, Belorusio kaj Moldavio Pascal Cuttat refutis tiujn akuzojn[13].

En 2015 kaj 2016 Jelizaveta kelkfoje vizitis la ukrainan militistinon Nadija Savĉenko tiam juĝitan en Rostov-na-Donu.

Dum la siria enlanda milito Jelizaveta plurfoje vizitis la landon, liverante kaj distribuante medikamentojn, organizante medicinan helpadon al la civila loĝantaro de Sirio[14][15].

Morto redakti

La 25-an de decembro 2016 Jelizaveta Glinka pereis en la katastrofo de Tu-154 apud Soĉi (ruse: Катастрофа Ту-154 под Сочи)[16]. Ŝi estis akompananta al Sirio kargon de medikamentoj por hospitalo de la Unuversitato de Tiŝrin (arabe جامعة تشرين) en Latakio.

Ŝia korpo estas rekonita per DNA-esploro en januaro 2017[17]. La 16-an de januaro post adiaŭo en la Uspenskij templo de la Novodeviĉij monaĥejo Jelizaveta Glinka estis entombigita en la Novodeviĉje tombejo[18].

Persona vivo redakti

Ŝia edzo (nun vidvo) estas rusdevena usona advokato Gleb Gleboviĉ Glinka (ruse Глеб Глебович Глинка), filo de la rusa poeto kaj literatursciencisto Gleb Aleksandroviĉ Glinka (Глеб Александрович Глинка)[19], nepo de la ĵurnalisto Aleksandr Sergejeviĉ Glinka (Александр Сергеевич Глинка)[4].

La geedzoj havas tri filojn, du el kiuj estas naskitaj kaj unu estas adoptita; ili loĝas en Usono[20][2].

Jelizaveta estis ortodoksa kristanino[21]. Ŝi estis kontraŭ eŭtanazio[22].

Kino pri Jelizaveta Glinka redakti

La filmo de Jelena Pogrebiĵskaja «Doktorino Liza» pri la agado de Jelizaveta estis montrita en la televida kanalo REN TV (ruse: РЕН ТВ)[23] kaj ricevis en 2009 la premion TEFI (ruse: ТЭФИ) en la branĉo «la plej bona dokumenta filmo»[24].

Honorigoj redakti

Socia rekonado redakti

  • Venkinto en la konkurso ROTOR (ruse РОТОР [ROtar]) en la branĉo «Bloganto de la jaro» (2010)[30].
  • «Premio de Muz-TV 2011» en la branĉo «Pro kontribuo al la vivo».
  • «Cent plej influhavaj virinoj en Rusio» (2011), 58-a loko[31].
  • «100 plej influhavaj virinoj en Rusio» de la revuo «Ogonjok» (marto 2014), 26-a loko[32].
  • Laŭreato de la premio «Propra trako» (Своя колея, transliterigite Svoja koleja [svaJA kaliJA]; 2014) «pro fideleco al la kuracista devo, pro plurjara laboro en helpado al senhejmuloj kaj senrajtuloj, pro savado de infanoj en la oriento de Ukrainio».

Memoro redakti

La 16-an de januaro 2017 la nomo de Jelizaveta Glinka estas donita al la Eŭpatoria armea porinfana klinika sanatorio[18][33].

Per ŝia nomo estos titolitaj la Respublika porinfana klinika malsanulejo en Grozno[34] kaj hospico en Jekaterinburgo.

Iniciate de Boris Grebenŝĉikov en februaro 2017 en Moskvo okazos bonfara rokmuzika festivalo «Diversaj homoj» (ruse Разные люди, transliterigite Raznie ljudi [RAZnije LJUdi]), dediĉita al Jelizaveta Glinka[35].

Referencoj redakti

  1. Состав совета (ruse)
  2. 2,0 2,1 2,2 Анна Рудницкая (2007-07-05). Doctor_liza (ruse). Эксперт Online. Arkivita el la originalo je 2016-08-15. Alirita 2016-12-26.
  3. 3,0 3,1 Школа злословия: Елизавета Глинка (ruse). Школа злословия (телепередача) (2007-09-24).
  4. 4,0 4,1 Глинки возвращаются в Россию (ruse). Supera lernejo pri ekonomio (2008-07-21). Alirita 2016-12-26.
  5. Глинка, Елизавета — статья в Лентапедии. 2012 год. (ruse)
  6. Биографическая справка на сайте РИА Новости (ruse). Arkivita el la originalo je 2011-02-17. Alirita 2010-08-17.
  7. Матвей Ремарчук (2007-12-06). Доктор Лиза и бомжи: в поисках людей… (ruse). RIA Novosti.
  8. Собчак и доктор Лиза собрали 16 млн для детей Крымска (ruse). BBC Russia (2012-07-17).
  9. В России создана «Лига избирателей» (ruse). Interfax (2012-01-18).
  10. Налоговая заморозила счета благотворительного фонда доктора Лизы, помогающего бездомным (ruse). Gazeta.ru (2012-02-01).
  11. Партия М. Прохорова представила федеральный гражданский комитет (ruse). RBC (2012-10-28).[rompita ligilo]
  12. Указ Президента Российской Федерации от 12.11.2012 г. № 1513 (ruse). Kremlin.ru (2012-11-12).
  13. Тарасенко П. (2014-10-23). У нас большое желание вернуться в Донбасс (ruse). Kommersant. — № 193. — С. 8.
  14. Елизавета Глинка предложила создать в Сирии миссию по доставке лекарств (ruse). Interfax.
  15. Доктор Лиза заявила о намерении отправиться в Сирию (ruse). Izvestija.
  16. Список пассажиров, находившихся на борту Ту-154 Минобороны России (ruse). Ministrejo pri defensivo de Rusia Federacio. Alirita 2016-12-25.
  17. Доктор Лиза опознана среди жертв катастрофы Ту-154 (ruse). TASS (2017-01-13). Alirita 2017-01-13.
  18. 18,0 18,1 Военному детскому санаторию в Евпатории присвоено имя Елизаветы Глинки (ruse). REGNUM (2017-01-16). Alirita 2017-01-16.
  19. Глеб Глинка (ruse)
  20. Дмитрий Минаев (2014-09-27). Третий сын (ruse). Arkivita el la originalo je 2016-08-18. Alirita 2016-12-29.
  21. Подготовил Александр БОРЗЕНКО (2007-03-28). Почему в России так сложно делать добрые дела? (ruse).
  22. Эвтаназия. Аргументы «за» и «против» (ruse). RIA Novosti (2007-04-17).
  23. Фильм «Доктор Лиза» на Рен-ТВ (ruse). Arkivita el la originalo je 2011-02-17. Alirita 2010-08-17.
  24. ТЭФИ не столько конкурс (ruse) (2009-12-02). Arkivita el la originalo je 2011-02-17. Alirita 2016-12-29.
  25. Указ Президента Российской Федерации от 2 мая 2012 года № 548 «О награждении государственными наградами Российской Федерации» (ruse).
  26. Медаль «Спешите делать добро» попала в достойные руки / Правозащитное движение «Сопротивление» (ruse).
  27. Указ Президента Российской Федерации от 23 марта 2015 года № 151 «О награждении государственными наградами Российской Федерации» (ruse).
  28. Указ Президента Российской Федерации от 07.12.2016 № 643 «О присуждении Государственной премии Российской Федерации за выдающиеся достижения в области благотворительной деятельности и Государственной премии Российской Федерации за выдающиеся достижения в области благотворительной деятельности 2016 года» (ruse).
  29. Доктора Лизу посмертно наградили медалью Следственного комитета (ruse).
  30. 5. Блогер года (ruse). EZHE. Arkivita el la originalo je 2011-02-17. Alirita 2010-09-27.
  31. Сто самых влиятельных женщин России | РИА Новости (ruse).
  32. Рейтинг «100 самых влиятельных женщин России» журнала «Огонёк» (ruse).
  33. О присвоении имени Елизаветы Глинки Евпаторийскому военному детскому клиническому санаторию (ruse). Registaro de Rusio (2017-01-16). Alirita 2017-01-16.
  34. Детской больнице в Грозном будет присвоено имя Елизаветы Глинки (ruse). Rosbalt (2016-12-26). Alirita 2016-12-26.
  35. Рок-фестиваль в память о Докторе Лизе пройдет в Москве по инициативе Бориса Гребенщикова (ruse).

Eksteraj ligiloj redakti