Registaro de Rusio

La registaro de la Rusia Federacio (ruse Правительство Российской Федерации, latinliterigite Pravitelstvo Rossijskoj Federacii) plenumas la regan politikan potencon en la Rusia Federacio. La membroj de la registaro estas la Ĉefministro de Rusio (prezidanto de la registaro), la vicaj ĉefministroj kaj la federaciaj ministroj. Ĝi havas sian juran bazon en la Konstitucio de la Rusia Federacio kaj la federacia konstitucia leĝo "pri la registaro de la Rusia Federacio".[1]

Registaro de Rusio
emblemo
Дом правительства РФ.jpg
plenuma povo
Dum 25-a de decembro 1993 –
Antaŭulo Council of Ministers of the Russian SFSR
Fondodato 25-a de decembro 1993
Sidejo Blanka Domo, Rusio
Lando Rusio
Retejo Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Coat of Arms of the Russian Federation.svg

Laŭ la konstitucio de la Rusia SSR el 1978, la prezidanto de Rusio estis estro de la respublika ekzekutivo kaj estris la Konsilion de Ministroj de Rusio. Laŭ la nuna konstitucio de Rusio el 1993, la prezidanto de Rusio ne estas parto de la registaro de Rusio, kiu plenumas la regan potencon. La ĉapitro 6 de la konstitucio de Rusio klarigas, ke "la registaro de la Rusia Federacio konsistas el la prezidanto de la registaro de la Rusia Federacio, vicprezidanto de la registaro de la Rusa Federacio kaj federaciaj ministroj".

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti