Luganska Popola Respubliko

Luganska Popola Respubliko (ruse Луганская народная республика) estas neagnoskita ŝtato, situanta en orienta regiono de Ukrainio.

Луганская народная республика
Lugansko
Luganska Respubliko

Flag of the Luhansk People's Republic.svg

Detaloj

Detaloj Detaloj
Bazaj informoj
Ĉefurbo Lugansko
Oficiala(j) lingvo(j) rusa lingvo, ukraina lingvo
Ĉefa(j) lingvo(j) rusa
Plej ofta(j) religio(j) ortodoksismo
Loĝantaro 1 469 097
Horzono +2
Politiko
Politika sistemo prezidenta respubliko
Ŝtatestro Leonid Paseĉnik
Ĉefministro
Sendependiĝo disde Ukrainio 12-a de majo 2014
Ekonomio
Valuto Rusia rublo (RUB)
Information icon.svg
vdr
Situo
Popola Respubliko de Donecko kaj Popola Respubliko de Lugansko. La 24-an de majo 2014 Donecka Popola Respubliko kaj la Luganska Popola Respubliko subskribis interkonsenton pri kreo de la Federacia Respubliko Novorusio

HistorioRedakti

La respubliko kreiĝis kadre de la politika krizo en Ukrainio, kaŭzita de Eŭromajdano kaj perforta eksigo de la prezidanto Viktor Janukoviĉ. La agado komenciĝis la 7-an de aprilo 2014, kiam separistoj okupis konstruaĵon de provinca administrejo kaj urba konsilantaro en Lugansko. Semajnon poste aktivistoj ekregis plurajn administrejojn en multaj urboj de Luganska provinco.

La ŝtato estis establita post referendumo, okazinta la 11-an de majo 2014.[1]

Igor Plotnickij eksiĝis el sia posteno kiel estro de la respubliko pro sanproblemoj. Leonid Paseĉnik estis nomumita al la posteno de la aganta estro de la LPR.

La 25-an de novembro 2017, la rezigno de Igor Plotnickij estis akceptita de la Popola Konsilio de LPR. Leonid Paseĉnik estis unuanime aprobita kiel estro de Luganska Popola Respubliko.

ReferencojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

 
Etnaj rusoj en Ukraino