Donecka Popola Respubliko

pretendata administra ento de Rusio ekde 2022, situanta en la teritorio de Ukrainio


Donecka Popola Respubliko (ruse Донецкая народная республика, vaste uzanta siglo: "DPR", ruse ДНР) estis parte agnoskita ŝtato situinta en Donbaso, kiu laŭ internacia juro estas sud-orienta parto de Ukrainio. Ĝi estis agnoskita de Rusio, Sirio kaj Nord-Koreio. Multaj politikologoj konsideras ĝin marioneta ŝtato de Rusio. Ukrainio konsideras ĝin terorista organizo.[2][3][4][5] En 2022 jaro, la ŝtato estis aneksita per Rusio. [6]

Donecka Popola Respubliko
Origina nomo Донецкая Народная Республика
 Ukrainio 20142022 Rusio 

respubliko de Rusio • pridisputata teritorio • okupata teritorio de Ukrainio
Geografio
Ĉefurbo:
Areo:
8 539 km² ĝis komenco de Invado de Rusio en Ukrainio
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
2 332 556 (2020)
Ŝtat-strukturo
Ŝtata himno de Donecka Popola Respubliko [1]
Antaŭaj ŝtatoj:
Ukrainio Ukrainio
Postsekvaj ŝtatoj:
Rusio Rusio
Historio
07.04.2014 Proklamo
31.08.2018 Mortigo de Aleksandr Zaĥarĉenko
20.11.2018 Enoficiĝo de Denis Puŝilin
22.02.2022 Agnosko de DPR per Rusio
24.02.2022 Komenco de Invado de Rusio en Ukrainio
23—27.09.2022 Referendumo pri eniro de DPR al Rusio
30.09.2022 Aneksado de DPR al Rusio
Estro de Donecka Popola Respubliko
2014—2018 Aleksandr Zaĥarĉenko
2018 (provizora substituito) Dmitrij Trapeznikov
2018— Denis Puŝilin
vdr
Situo
Donecka Popola Respubliko kaj Luhanska Popola Respubliko. La 24-an de majo 2014 Donecka Popola Respubliko kaj Luhanska Popola Respubliko subskribis interkonsenton pri kreo de la Federacia Respubliko Novorusio
Ruinoj de Internacia flughaveno de Sergej Prokofjev en Donecko, 24-a de decembro 2014
Alexandr Borodaj, rusia civitano, de majo ĝis aŭgusto 2014 estro de la respubliko, nomumita fare de Plejsupera Konsilio

Historio redakti

La agado komenciĝis la 7-an de aprilo 2014, kiam separistoj okupis konstruaĵon de provinca administrejo kaj urba konsilantaro en Donecko. Semajnon poste aktivistoj de Donecka Popola Respubliko transprenis kontrolon de pluraj administrejoj en multaj urboj de la Donecka provinco: Mariupol, Horlivka, Makijivka, SlovjanskoKramatorsko.

La ŝtato aperis post referendumo, okazinta la 11-an de majo 2014.[7] Post la voĉdonado, la ĉefo de la Voĉdona Komitato de la respubliko, Roman Ljagin, deklaris ke 89,7 % da voĉdonintoj subtenas la establon de la nova respubliko.[8] La donecka voĉdona komitato aprobis la rezulton, menciante ke 74,87 % da personoj voĉdonis.[9] Ukrainio kaj okcidentaj nacioj ne agnoskas la rezultojn de la referendumo.[7]

La 16-an de majo 2014 sur postenon de la ĉefministro de la respubliko estis nomumita fare de Plejsupera Konsilio rusia civitano Aleksandr Borodaj.

La 24-an de majo 2014 Donecka Popola Respubliko kaj Luhanska Popola Respubliko subskribis interkonsenton pri kreo de Federacia Respubliko Novorusio.

Batalgrupoj de Donecka Popola Respubliko estas akuzataj pri pluraj militkrimoj dum batalado kontraŭ la ukraina armeo, same akuzata je militkrimoj.

La 17-an de julio 2014 autoritatoj de Donecka Popola Respubliko estis akuzitaj pri pafalterigo de la pasaĝera aviadilo de Malajzia Aerlinio. Konforme al la donitaĵoj de spionagentejoj de Ukrainio kaj Usono la pafalterigo okazis helpe de kontraŭaviada sistemo BUK, priservata de tiel nomataj „verdaj hometoj" (batalantoj en uniformoj sen rangosignoj), poste oni asertis, ke tio estas soldatoj de rusiaj taĉmentoj kaj ankaŭ anoj de la rusia Federacia Sekureca Servo.

En la respubliko ofte okazis homforkaptoj kaj eksterjuĝaj ekzekutoj. En aprilode kiu jaro? batalgrupoj forkondukis en Slovjansko mision de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, kies membroj estis dum kelkaj semajnoj entenataj en la urbo. En Slovjansko oni ankaŭ kaptis kaj murdis plurajn civitanojn de Ukrainio. Sur la teritorio de la rekonkerita urbo oni trovis amasan tombon, kie oni sukcesis identigi korpojn de kvar paroĥanoj de loka ortodoksa preĝejo. Laŭ Sekureca Servo de Ukrainio de aŭgusto 2014, batalgrupoj de Donecka Popola Respubliko detenis kelkcent ostaĝojn.

La 31-an de aŭgusto 2018 ĉefministro de la respubliko Aleksandr Zaĥarĉenko estis morte vundita pro eksplodo en kafejo en Donecko.

La 22-an de februaro 2022 prezidanto de Rusio Vladimir Putin subskribis la ukazon pri agnosko de Donecka Popola Respubliko. Sekvis subskribo de traktatoj pri amikeco, kunlaboro kaj reciproka helpo.

De la 23-a ĝis la 27-a de septembro 2022 en la respubliko okazis referendumo, surbaze de kiu la 30-an de septembro estis subskribita kontrakto pri ĝia aliĝo al Rusio. Ĝi iĝis regiono de Rusio, sed konservis sian historian nomon. [10] Multe da ŝtatoj ne rekonis rezulton de referendumo kaj nomis ĝin aneksado, kondamninte per rezolucio de Ĝenerala Asembleo de UN.[11]

Referencoj redakti

  1. "Закон Донецкой Народной Республики «О Государственном гимне Донецкой Народной Республики»" Arkivigite je 2022-02-24 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
  2. Jones, Sam."Ukraine fighting points to Russia designs for puppet state". // Financial Times (angle)
  3. Socor, Vladimir (2016). "Conserved Conflict: Russia's Pattern in Ukraine's East". In Iancu, Niculae; Fortuna, Andrei; Barna, Cristian; Teodor, Mihaela (eds.). Countering Hybrid Threats: Lessons Learned from Ukraine. Washington, DC: IOS Press. pp. 187–192. ISBN 978-1614996507. (angle)
  4. Rosjanie od roku szykują Donbas do eskalacji // www.gazetaprawna.pl (pole)
  5. Чотири місяці війни. Чого досяг Путін і чого досягла Україна // BBC News (ukraine)
  6. "Putin annexes four regions of Ukraine in major escalation of Russia’s war" // The Guardian (angle)
  7. 7,0 7,1 Ukraine crisis: Will the Donetsk referendum matter? (angle). BBC. Alirita 2014-05-12.
  8. Nearly 90% of Voters Support Independent Donetsk People’s Republic (angle). RIA Novosti. Arkivita el la originalo je 2014-05-22. Alirita 2014-05-12.
  9. Referendum results in Donetsk and Lugansk Regions show landslide support for self-rule (angle). Russia Today. Alirita 2014-05-12.
  10. Федеральный конституционный закон от 04.10.2022 № 5-ФКЗ "О принятии в Российскую Федерацию Донецкой Народной Республики и образовании в составе Российской Федерации нового субъекта - Донецкой Народной Республики" (ruse)
  11. "With 143 Votes in Favour, 5 Against, General Assembly Adopts Resolution Condemning Russian Federation’s Annexation of Four Eastern Ukraine Regions" // Unuiĝintaj Nacioj (angle)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
Etnaj rusoj en Ukrainio laŭ popolnombrado en 2001