Tim Berners-Lee
Timothy John "Tim" BERNERS-LEE, konata ankaŭ kiel TimBL (naskiĝis la 8-an de junio 1955)[1] estas angla informadikisto kaj la iniciatinto de la Tut-Tera Teksaĵo. En Marto 1989,[2] Berners-Lee proponis projekton al sia dunganto CERN, bazitan sur la koncepto de Hiperteksto, por faciligi la disdividon kaj la ĝisdatigon de informoj inter esploristoj nome inter kliento kaj servilo pere de Interreto iom ĉirkaŭ mezo de Novembro tiun saman jaron.[3][4][5][6][7] Tiele li konstruis la sistemon kiu fariĝis la fundamento de la TTT.
Tim Berners-Lee | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Tim Berners-Lee | |||||
Naskonomo | Timothy John Berners-Lee | ||||
Naskiĝo | 8-an de junio 1955 (67-jara) en Londono | ||||
Religio | Unitaria Universalismo [#] | ||||
Etno | Angloj [#] | ||||
Lingvoj | angla [#] | ||||
Loĝloko | Konkordo [#] | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando [#] | ||||
Alma mater | Reĝina Kolegio • Emanuel School [#] | ||||
Familio | |||||
Patro | Conway Berners-Lee [#] | ||||
Patrino | Mary Lee Woods [#] | ||||
Gefratoj | Mike Berners-Lee [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | komputikisto • fizikisto • programisto • universitata instruisto • retprogramisto • inĝeniero • inventisto [#] | ||||
Laborkampo | informa teknologio • komputiko [#] | ||||
Aktiva en | CERN [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | TTT ❦ TTT-servilo ❦ WorldWideWeb ❦ Hiperteksto-Transiga Protokolo ❦ HTML ❦ Semantika Tut-Tera Teksaĵo [#] | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li nun estras la W3C kiu superrigardas ĝian daŭran disvolviĝon. Li estas ankaŭ la fondinto de la TTT-Fondaĵo, kaj estas veterana esploristo kaj tenanto de fondinta sidloko ĉe la esplora laboratorio MIT Computer Science and Artificial Intelligence Laboratory (CSAIL).[8] Li estas direktoro de la Web Science Research Initiative (WSRI),[9] kaj membro de la konsilantaro de la MIT Center for Collective Intelligence.[10][11] En 2011, li estis nomumita kiel membro de la stabanaro de trustoj de Ford Fondaĵo.[12]
En 2004, Berners-Lee estis kavalirigita fare de la reĝino Elizabeto pro sia pionira laboro.[13][14] En Aprilo 2009, li estis elektita eksterlanda asociano de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj.[15][16] Li estis honorigita kiel "Inventanto de la ttt-ejo" dum la malferma ceremonio de la Somera Olimpiko 2012, en kiu li aperis persone, laborante per ekstermoda NeXT Computer ĉe la Olimpika Stadiono de Londono.[17] Li tŭitis "This is for everyone" (tio estas por ĉiu),[18] kio tuj estis literumita per lampetoj LKE ligitaj al la sidlokoj de la 80,000 personoj de la publiko.[17]
Komenca vivo kaj edukadoRedakti
Berners-Lee naskiĝis en Londono, Anglio,[19] unu el la kvar filoj naskiĝintaj al Mary Lee Woods kaj Conway Berners-Lee. Liaj gepatroj laboris ĉe la unua komerce konstruita komputilo, nome la Ferranti Mark 1. Li lernis ĉe la Bazlernejo Sheen Mount, kaj poste iris al la lernejo de la sudokcidento de Londono nome Emanuel School el 1969 al 1973, tiame direct grant grammar school, kiu iĝis independent school en 1975.[1][13] Li iĝis entuziasmulo pri trajnoj jam infano, kaj li lernis pri elektroniko ludante per maketa fervojo.[20] Li studis ĉe la The Queen's College, Universitato de Oksfordo[1] el 1973 al 1976, kie li ricevis unuaklasgradan bakalaŭron pri fiziko.[19]
KarieroRedakti
Post gradiĝo, Berners-Lee laboris kiel inĝeniero ĉe la telekomunika kompanio Plessey en Poole, Dorset.[19] En 1978, li aliĝis al D. G. Nash en Ferndown, Dorset, kie li helpis krei tipoformigan softvaron por presistoj.[19]
Berners-Lee laboris kiel sendependa dungisto ĉe CERN el Junio al Decembro 1980. En Ĝenevo, li proponis projekton bazitan sur la koncepto de hiperteksto, por faciligi la kunhavon kaj ĝisdatigadon de informaro inter esploristoj.[21] Por pruvi ĝin, li konstruis prototipan sistemon nome ENQUIRE.[22]
Post lasi CERN fine de 1980, li ek laboris ĉe la John Poole's Image Computer Systems, Ltd, en Bournemouth, Dorset.[23] Li estris la teknikan branĉon de la kompanio dum tri jaroj.[24]
La TTT-ejoRedakti
La unua TTT-ejo kiun Tim konstruis (kaj sekve la unua iam konstruita) estis http://info.cern.ch. Ĝi donis klarigon pri kio la reto estas, kiel akiri propran krozilon, kiel instali propran servilon, ktp. Komence ĝi estis ankaŭ la unua serĉilo en la mondo almenaŭ en primitiva formo, ĝis Tim prizorgis liston de aliaj TTT-ejoj krom la sia.
Ĉar la elementaj ideoj de la TTT estas sufiĉe simplaj por esti komprenitaj de mezlernejano, la sagaco de Berners-Lee estas kombini ilin en maniero kiu esploru ties plenan potencialon.
En lia libro "Weaving the Web" ("Teksante la teksaĵon"), pluraj induktaj temoj aperas :
- Estas simple tiom grave povi eldoni kiom trakrozi la teksaĵon (Vikipedio estas tiurilate signifa paŝo en la bonan direkton)
- Komputiloj povas esti uzataj por fonaj taskoj kiuj ebligas al homoj pli bone gruplabori (denove, Vikipedio estas bona ekzemplo)
- Ĉiuj aspektoj de la interreto devus funkcii kiel teksaĵo, prefere ol kiel arba strukturo. Notindaj aktualaj esceptoj estas la Domajna nomsistemo kaj la Domajnnomreguloj regataj de ICANN.
- Komputikaj sciencistoj havas moralan respondecon same kiel teĥnikan respondecon.
NotojRedakti
- ↑ 1,0 1,1 1,2 BERNERS-LEE, Sir Timothy (John). Who's Who 2015 (reta Oxford University Press eld.). A & C Black, an imprint of Bloomsbury Publishing plc. (subskribo postulita)
- ↑ "info.cern.ch – Tim Berners-Lee's proposal". Info.cern.ch. Konsultita la 21an de Decembro 2011.
- ↑ Propra referenco de Tim Berners Lee. Preciza dato estas nekonata.
- ↑ Berners-Lee, Tim. (1999) Weaving the Web: The Original Design and Ultimate Destiny of the World Wide Web by its inventor. Britain: Orion Business. ISBN 0-7528-2090-7.
- ↑ (2010) “Long Live the Web”, Scientific American 303 (6), p. 80–85. doi:10.1038/scientificamerican1210-80.
- ↑ (2008) “Web science emerges”, Scientific American 299 (4), p. 76–81. doi:10.1038/scientificamerican1008-76.
- ↑ (2006) “Computer Science: Enhanced: Creating a Science of the Web”, Science 313 (5788), p. 769–771. doi:10.1126/science.1126902.
- ↑ Draper Prize. Massachusetts Institute of Technology. Alirita 25a de Majo 2008.
- ↑ People. The Web Science Research Initiative. Arkivita el la originalo je 28a de Junio 2008. Alirita 17a de Januaro 2011. Arkivigite je 2008-06-28 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ MIT Center for Collective Intelligence (homepage). Cci.mit.edu. Alirita 15a de Aŭgusto 2010.
- ↑ MIT Center for Collective Intelligence (people). Cci.mit.edu. Alirita 15a de Aŭgusto 2010.
- ↑ "Tim Berners-Lee and Martin Eakes Join Ford Foundation Board", Ford Foundation, 29a de Septembro 2011.
- ↑ 13,0 13,1 "Web's inventor gets a knighthood", BBC News, 31a de Decembro 2003. Kontrolita 10a de Novembro 2015.
- ↑ "Creator of the web turns knight", BBC News, 16a de Julio 2004. Kontrolita 10a de Novembro 2015.
- ↑ Timothy Berners-Lee Elected to National Academy of Sciences. Dr. Dobb's Journal. Alirita 9a de Junio 2009.
- ↑ 72 New Members Chosen By Academy, United States National Academy of Sciences, [1] alirita la 17an de Januaro 2011, de 28a de Aprilo 2009.
- ↑ 17,0 17,1 Friar, Karen, "Sir Tim Berners-Lee stars in Olympics opening ceremony", 28a de Julio 2012. Kontrolita 28a de Julio 2012.
- ↑ Berners-Lee, Tim (27a de Julio 2012) This is for everyone. Twitter. Alirita 28a de Julio 2012.
- ↑ 19,0 19,1 19,2 19,3 Berners-Lee Longer Biography. World Wide Web Consortium. Alirita 18a de Januaro 2011.
- ↑ Lunch with the FT: Tim Berners-Lee. Financial Times.
- ↑ Berners-Lee's original proposal to CERN. World Wide Web Consortium (Marto 1989). Alirita 25-a de majo 2008.
- ↑ . Tim Berners-Lee, Robert Cailliau, and the World Wide Web. Alirita 22a de julio 2010.
- ↑ Tim Berners-Lee Frequently asked questions. World Wide Web Consortium. Alirita 22a de Julio 2010.
- ↑ Grossman, Wendy, "All you never knew about the Net ...", 15a de Julio 1996.
Eksteraj ligilojRedakti
- Origina propono al CERN de Berners-Lee : http://www.w3.org/History/1989/proposal.html angle
- La libro de Tim Berners-Lee's "Weaving The Web" (Teksante la TTT-on) kun detaloj de lia vidpunkto pri la historio kaj estonteco de la TTT http://www.w3.org/People/Berners-Lee/Weaving/Overview.html angle
- Personaj paĝoj de Tim Berners-Lee angle
- Personaj paĝoj de Tim Berners-Lee[rompita ligilo] germane