Semantika Reto (Angle: Semantic Web) estas nova koncepto pri evoluo de Interreto, kiun alprenis kaj disvastigas Konsorcio de la Tutmonda Teksaĵo. Iufoje oni ĝin nomas Semantika Teksaĵo, Semantika Plekto. Tiu koncepto permesas publikigi, konsulti, kaj speciale aŭtomatigi la traktadon de sciadoj strukturitaj.

Celo redakti

Semantika Reto estas fondita tute sur la Interreto kaj ne surogatas ĝin. Semantika Reto estas aldonaĵo al estanta Tutmonda Reto, kiu devas igi enretan informaĵon pli komprenebla por ĉiu komputilo. Preskaŭ ĉiu informo de la Interreto estas en teksta formo. Teknologioj de prilaboro kaj rekono de homa diskurso (Angle: Natural Language Processing) situas nun sur malalta nivelo kaj evoluas malrapide. Niaj komputiloj ne povas ankoraŭ adopti kaj pripensi vortan informaĵon de Interreto. Kiel do ni devigos komputilojn kompreni sencon de enreta informo kaj kiel ni instruos komputilon uzi la informon? Tiun ĉi problemon volas solvi koncepto de Semantika Reto. La vorto Semantika, en tiu ĉi kunteksto, signifas «pripensebla», «komprenebla».

Kerna ideo redakti

Nun komputiloj nur iomete partoprenas en formigado kaj prilaborado de la informo. Funkcioj de komputiloj estas enteno, redono kaj serĉo de informo, sed kreado de informaĵo, taksado de l' informaĵo, klasifikado de informaĵo k.t.p., estas okupoj de homo. Kiel ni povas devigi komputilon fari tion? Se komputilon oni ankoraŭ ne povas igi komprenanta homajn lingvojn, do necesas uzi lingvon, kiun komputilo povas kompreni. En plej bona okazo la informaĵo devas esti en du specoj de lingvoj: homaj kaj komputilaj. Semantika Reto estas koncepto de reto, kie ĉiu hom-lingva risurco estas ekipita per speciala priskribo en komputila lingvo.

En tiu ĉi funkciado, dosieroj estas kreitaj, traktitaj, komunikitaj per programaroj. Tiuj programaroj permesas, ofte sen komputila scio:

  • krei datumojn semantikojn ekde tajpoj uzantaj
  • kunigi datumojn semantikojn pro publikigo aŭ traktado
  • publikigi datumojn semantikojn laŭ enskribigo propra aŭ speciala
  • komuniki aŭtomate datumojn laŭ ties rilatoj semantikoj
  • krei datumojn semantikojn aŭtomate, sen uzanta tajpo, ekde regularo
 


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti