Association for Computing Machinery

internacia erudicia societo

Asocio pri Komputila Maŝinaro (angle 'Association for Computing Machinery, akronime ACM) estas erudicia societo en la kampo de komputado kaj Informadiko (komputiko). La asocio estis fondita en 1947 kaj estas konsiderata grava en sia fako. En 2011, la asocio havis pli ol 100 000 membrojn. La ĉefoficejo de la asocio situas en Novjorko. La prezidanto de la ACM, ekde la 1-a de julio 2012, estas Vint Cerf. [1]

Association for Computing Machinery
emblemo
profesia kolegio • scienca societo • eldonejo • eldonejo de malfermita aliro
Komenco 15-a de septembro 1947 vd
Geografia situo 40° 45′ 0″ N, 73° 59′ 32″ U (mapo)40.750084832983-73.992203843562Koordinatoj: 40° 45′ 0″ N, 73° 59′ 32″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Nov-Jorko
Association for Computing Machinery (Novjorko)
Association for Computing Machinery (Novjorko)
DEC
Association for Computing Machinery
Association for Computing Machinery
Map
Association for Computing Machinery
Agareo

komputado
komputiko

Ĉefestro(j) Vinton Cerf • Wendy Hall • Stuart Feldman • Maria Klawe • Stephen R. Bourne • Jean E. Sammet • Barbara Simons • Adele Goldberg • Vicki Lynne Hanson • Cherri M. Pancake • Alexander L. Wolf • Gabriele Kotsis • David H. Brandin • Walter M. Carlson • John W. Carr • Yannis Ioannidis • Daniel D. McCracken vd
Membro de ORCID • IFIPPublikiga Etika Komitato • Society Publishers' Coalition • CHORUS • International Association of Scientific, Technical, and Medical Publishers vd
Lingvoj

angla lingvo

Filioj Special Interest Group on Security, Audit and Control vd
Agokampo programaro
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)
vdr

Agadoj redakti

Dosiero:Communications of the ACM.jpg
Kovrilo de ĵurnalo Communications of the ACM, aŭgusto 1986
Dosiero:Acm sen.jpg
La kovrilo de la revuoSoftware Engineering Notes, oktobro 1985, fare de la specialiĝa grupo de Programaro-Inĝenieristiko.

La asocio funkcias per 170 lokaj ĉambroj kaj 35 specialinteresaj grupoj (SIG), ĉiu el kiuj fokusiĝas al specifa areo de scio. Krome, la asocio havas filiojn en pli ol 500 universitatoj kaj altlernejoj tra la mondo (la unua estis fondita en 1961).

La asocio havas multajn dediĉitajn konferencojn kiuj fariĝis signifaj en la kampo de komputiko. La fakaj grupoj publikigas grandan nombron da revuoj kaj bultenoj. La asocio financas diversajn agadojn por disvastigi scion en la kampoj de komputiko. Interalie ĝi subtenis la ŝakkonkurson inter la ŝakisto Garri Kasparov kaj Deep Blue komputilo.

Revuoj redakti

La asocio eldonas plurajn revuojn. La ĉefa estas Communications of the ACM, kiu estas distribuata al ĉiuj membroj de la asocio. Journal of the ACM estas la akademia ĵurnalo de la asocio. Kromaj ĵurnaloj temigas specifajn areojn de informadiko, kelkaj el kiuj estas publikigitaj ene de la specialiĝogrupoj. Kelkaj el la ĵurnaloj estas publikigitaj en kunlaboro kun la societo IEEE (kies agadoj parte interkovras kun tiu de la ACM). Preskaŭ ĉiuj ĵurnaloj estas disponeblaj interrete por abonantoj.

Premioj kaj rekono redakti

La asocio distribuas premiojn kaj atestojn pri aprezo en siaj agadkampoj, inkluzive de:

  • Premio Turing por elstara atingo en komputiko. Ĉi tiu estas la plej grava premio en la mondo en ĉi tiu kampo.
  • ACM-Premio por Programaro-Sistemo por elstaraj atingoj en la kampo de programaro.
  • ACM Fellow : Insigno de honoro fondita en 1993, kaj aljuĝita al ACM-membroj por atingoj en komputiko kaj informa teknologio kaj por grandaj kontribuoj al la celoj de la ACM. Ĉirkaŭ 500 membroj de la ACM ricevis ĉi tiun rekonon.

Referencoj redakti

  1. ACM Elects Vint Cerf as President. ACM (25 May 2012). Arkivita el la originalo je 2012-05-26. Alirita 2012-10-23. Arkivigite je 2012-05-26 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti