Charles H. Baker la Juna

usona verkisto

Charles Henry BAKER (naskiĝinta en Zellwood je kantono Orange/Florido la 25-an de decembro 1895, mortinta la 11-an de novembro 1987 propre de Naples) estis usona ĵurnalisto kaj gastronomia fakverkisto.

vivo redakti

Edukite en Hartford (Konektikuto) ĉe Triunuo Kolegio li laboris mallonge en la industrio. Poste li fariĝis en Novjorko eldonisto de libretoj kaj ĵurnalisto. De tie li entreprenis ŝipvojaĝon kaj renkontis la riĉulinon Paŭline Elizabeth Paŭlsen. Ŝin li baldaŭ poste edzinigis.

Poste ili konstruis domon Java Head prope Miamo kiun ili dum jardekoj enloĝis, poste ili translokiĝis al Naples. Baker ofte faris vojaĝojn pri kiuj li rakontis en la peridaĵoj "Esquire", "Town & Country", "Gourmet". Duvoluman libron tre ŝatatan en la 1939-a verkis, The Gentleman's Companion: la unua parto temas pri ekzotikaj manĝaĵoj, la dua de kokteloj kaj aliaj trinkaĵoj. Plue li raportis en ambaŭ partoj pri bankedoj kiujn partoprenis i.a. Ernest Hemingway kaj William Faulkner.

Opera redakti

  • 1928 (eldonisto; verkis Arthur Schnitzler k.a.): Rejections of 1927. Garden City, Novjorko: Doubleday, Doran, 1928) [kolektitaj noveloj]
  • 1939: The gentleman's companion, Volume I: being an exotic cookery book, or Around the world with knife, fork and spoon. Novjorko: Derrydale Press, 1939
  • 1939: The gentleman's companion, Volume II: being an exotic drinking book, or Around the world with jigger, beaker and flask. Novjorko: Derrydale Press, 1939 interreta teksto
    • 2a editio amborum: 1946. teksto de de la dua volumo — tria eldono de 1991. — Kvara eldono en 2001, sub la titoloj Knife, fork & spoon kaj Jigger, beaker & glass
  • 1946: Blood of the Lamb (Novjorko: Rinehart, 1946): represo en 1951, romano
  • 1951: The South American gentleman's companion [volume I], being an exotic cookery book, or Up and down the Andes with knife, fork and spoon. Novjorko: Crown Publishers. ekzemplero prunteprenebla
  • 1951: The South American gentleman's companion [volumo II], being an exotic drinking book, or Up and down the Andes withjigger, beaker and flask. Novjorko: Crown Publishers
  • 1959: The Esquire Culinary Companion. Novjorko: Crown Publishers

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti