Alamogordo
Alamogordo estas usona urbo en kantono Otero en subŝtato Nov-Meksiko. Koordinatoj: 32° 53′ 45″ N 105° 57′ 8″ U / 32.89583 °N, 105.95222 °U (mapo)
Alamogordo | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 88310 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 30 403 (2010) [+] | ||
Loĝdenso | 547 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 32° 54′ N, 105° 57′ U (mapo)32.895833333333-105.95222222222Koordinatoj: 32° 54′ N, 105° 57′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 322 m [+] | ||
Areo | 55,548032 km² ( 555 4.8 032 ha) [+] | ||
Horzono | montara horzono de Nordameriko [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ĝi situas oriente de la dezerto White Sands, inter Albuquerque kaj El Paso.
Areo: 50,1 km²
Loĝantoj: 36 069 en 2006
HistorioRedakti
Ĝi estis fondita en junio 1898, kiam la El Paso and Northwestern Railroad, fervoja kompanio de Charles B. Eddy, pluirigis siajn vojojn de El Paso norden.
Eddy influis pri la desegno de la urbo, (kies nomo, hispanlingve, signifas "Dika Poplo"). Pluraj konstruaĵoj estis konstruataj en Alamogordo fare de la Work Projects Administration[1] (ŝtata agentejo instituigita en la kadro de la New Deal).
Nuklea prov-eksplodlokoRedakti
La unua nuklea bombo de la historio eksplodis en la loko nomata Alamogordo Test Range je la 16-a de julio 1945. La situo de la Trinity-testo, en la nuna raket-pafejo White Sands Missile Range estas turisme vizitebla.
Muzeo pri KosmoesploroRedakti
La New Mexico Museum of Space History estas muzeo pri kosmoesploro. Tie estas la tombo de Ham, la unua kosmonaŭto ĉimpanzo, kiu kosmovojaĝis la 31-a de januaro 1961
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ Publiklabor-evoluiga Administrado