Deŭterio

izotopo de hidrogeno, enhavanta neŭtronon po unu kaj protonon po unu en atomo

Deŭterio (el la greka δευτερον: "la dua") estas krom procio kaj tricio, izotopo de hidrogeno. Ĝia atomkerno estas nomata ankaŭ deŭterono.

Priskribo redakti

La ĝusta kemia simbolo estas 2H, sed el simpligaj bazoj estas kutima ankaŭ la uzo de formula signo D.

Male al 1H hidrogeno, ĉe kiu la atomkerno konsistas nur el unusola protono, la deŭteria kerno konsistas el unu protono kaj unu neŭtrono. La proporcio de la deŭterio en la natura hidrogeno estas ĉirkaŭ 0,015%. Ĉar neniu procezo de la stelara nukleosintezo estas tiel konata, kiu produktas deŭterion, oni supozas ke ili estiĝis en la primordia nukleosintezo direkte post la praeksplodo. Tiel la ofteco de la deŭterio en la kosmo estas grava parametro por la kosmologiaj modeloj.

Se oni anstataŭigas ĉe akvo (H2O) la hidrogenon al deŭterio, tiel oni ricevas pezan akvon (D2O). Se la hidrogenon anstataŭas nur duone la deŭterio, ricevas oni duonpezan akvon (HDO). La denso de D2O estas 1,1047 g/cm³ ĉe 25 , la fandopunkto situas ĉe 3,8 kaj la bolpunkto ĉe 101,4 . La densa maksimumo situas ĉe 11,2 (akvo: 3,98 ). Tiu diferenco en la fizikaj proprecoj nomiĝas izotopa efekto. Ĝi estas neniel tro forte esprimita kiel ĉe la paro 1H - 2H. Peza akvo estas venena en granda koncentriĝo pro la malbona solvebla kapablo.

Oni uzas deŭterion kiel moderigilon en atomreaktoroj (en formo de peza akvo), kiel brulaĵon en atombomboj kaj kiel signilon en kemio kaj biologio.

Krom la menciitaj oni uzas ĝin en eksperimentaj fisiaj reakcioj kun tricio kiel brulaĵojn.

Deŭterio estis malkovrita en 1931 de Harold Clayton Urey, pro kio li ricevis en 1934 Nobelpremion pri kemio.

Vidu ankaŭ redakti