Klorita acido

kemia kombinaĵo
Klorita acido
Alternativa(j) nomo(j)
Hidrogena klorito
Kemia formulo HClO2
PubChem-kodo 24453
ChemSpider kodo 22861
CAS-numero-kodo 13898-47-0
Fizikaj proprecoj
Molmaso 68.4597 g mol−1
Smiles OCl=O
Solvebleco Akvo: Tre solvebla
Acideco (pKa) 1,93-1.97
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
01 – Risko pri eksplodo 03 – Eksplodema
05 – Koroda substanco
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H271, H314, H318
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P264, P280, P301+330+331, P303+361+353, P305+351+338, P310, P363, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Klorita acidoHClO2 estas neorganika kombinaĵo klasita kiel malforta acido. La klorita acido estis malkovrita de Humphry Davy (1778-1829), en 1815[2]. Ĝi estas forte oksidiga substanco konata nur en solvaĵo kaj en la formo de ties saloj: la kloritoj, samkiel la natria klorito aŭ NaClO2. Oni devas multe prizorgi dum ĝia preparado pro ties eksplodemaj proprecoj, kiuj ofte estas perfortaj.

Klorita acido estas gaso brile flavecaverda kaj posedas aromatan odoron, ne tiu propra de la kloro. En meditemperaturo, ĝi ne estas atakata de simplaj brulsubstancoj escepte de la fosforo, kiu brulas kaj makomponigas ĝin, per brilaj flamoj dum la miksaĵo de kloro kaj oksigeno restas en la solvaĵo. La pura substanco estas malstabila, disproporcia[3] inter hipoklorita acido (oksidastato de kloro +1) kaj "klorata acido" (oksidastato de kloro +5).

2 HClO2 → HClO + HClO3

Kvankam la acido estas tre malfacila estigi kiel pura substanco, la konjuga bazo, klorito, derivita el ĉi tiu acido estas stabila. Unu ekzemplo de ĉi-tiu salo kun tiu anjono estas la bone konata natria klorito. Ĉi-saloj kaj aliaj rilataj estas kelkfoje uzataj en la produktado de klora duoksido aŭ ClO2.

En la jono klorito ClO2 de la klorita acido, la negativa ŝarĝo kuŝas dividita inter la du oksigenatomoj, kaj ĉar la protono proksimiĝas al unu el la oksigenatomoj, en la estigado de la ligo O-H, tiu altiro supozeble estus malpli forta ol en la kazo de la hipoklorita acido. Tamen, la Konstanto pri dissociigo de acidoj por la klorita acido hipoteze estas pli granda ol tiu de la hipoklorita acido.

Mineralaj acidoj redakti

Halogenidaj acidoj
HF Fluorida acido HCl Klorida acido HBr Bromida acido HI Jodida acido
HFO Hipofluorita acido HClO Hipoklorita acido HBrO Hipobromita acido HIO Hipojodita acido
HFO2 Fluorita acido HClO2 Klorita acido HBrO2 Bromita acido HIO2 Jodita acido
HFO3 Fluorata acido HClO3 Klorata acido HBrO3 Bromata acido HIO3 Jodata acido
HFO4 Perfluorata acido HClO4 Perklorata acido HbrO4 Perbromata acido HIO4 Perjodata acido

Preparado redakti

HClO2 estas preparebla per reakcio de la baria klorito kaj diluita sulfata acido.

Ba(ClO2)2 + H2SO4 → BaSO4 + 2HClO2

Stabileco redakti

Klorita acido estas potenca oksidigagento, kvankam ĝia tendenco al misproporcio neŭtraligas ĝian oksidigan potencialon. Klorita acido posedas fortajn kontraŭmikrobiajn aktivecojn, ĉefe kiam kombinita kun la propra klora duoksido.

La kloro estas la sola halogenido kiu formas izoleblan acidon kun formulo ĤO2. Kaj la bromita acido, kaj la jodita acido estis neniam izolitaj. Tamen, kelkaj saloj el la bromita acido estas konataj, sed ne joditoj.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti


Referencoj redakti

  1. LabChem. Arkivita el la originalo je 2020-03-11. Alirita 2017-06-19.
  2. Elements of Chemistry: Including the Actual State and Prevalent Doctrines of ..., Edward Turner
  3. Disproporcio estas ekvilibro de iu kemia substanco ene de solvaĵo. Ekzemple, la misproporcio de la klorita acido en akva solvaĵo laŭ la supra ekvacio, balancante inter la oksidastato +1 kaj +5.