Malfermi la ĉefan menuon

Perjodata acido

kemia kombinaĵo
Perjodata acido
Ortho-Periodsäure.svg Orthoperiodic-acid-3D-balls.png
Kemia strukturo de la
Orto-perjodata acido aŭ
H5IO6
Meta-Periodsäure.svg Periodic-acid-3D-balls.png
Kemia strukturo de la
Meta-perjodata acido aŭ
HIO4
GHS-piktogramoj por brulivaj kaj korodaj substancoj
Kemia formulo
  • H5IO6 (ortoperjodata acido)
  • HIO4 (metaperjodata acido)
CAS-numero-kodo 10450-60-9
ChemSpider kodo
PubChem-kodo
Fizikaj proprecoj
Aspekto Senkoloraj kristaloj
Molmaso
  • 227.941 (H5IO6)
  • 191.91 (HIO4) g mol−1
Smiles
  • OI(=O)(O)(O)(O)O (orthoperiodic)
  • OI(O)(O)(O)(O)=O (metaperiodic)
Denseco 1.4 kg/m3 g/cm3
(ortoperiodata acido)
Fandopunkto 128.5 °C (263.3 °F; 401.6 K)[1]
Solvebleco
Sekurecaj Indikoj
Risko R8 R23 R24 R25 R34 R41
Sekureco S26, S36/37/39, S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
03 – Eksplodema 05 – Koroda substanco
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H272, H314
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P221, P260, P264, P280, P301+330+331, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P363, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Perjodata acido, Perjodato de hidrogeno estas oksoacido de jodo kun plej alta oksidiĝa nombro +7. Kiel ĉiuj perjodatoj, ĝi ekzisteblas laŭ du formoj: ortoperjoda acido aŭ H5IO6 kun oksidiĝa nombro kaj metaperjodata acido aŭ HIO4. Perjodata acido estis malkovrita en 1833 de Heinrich Gustav Magnus (1802-1870) kaj Carl Friedrich Ammermüller, patro de samnoma kuracisto Friedrich Ammermüller (1809-1898).

Perjodata acido posedas acidajn proprecojn similajn al tiuj de la perklorata acido. Ĝia solvaĵo eblas boli sen malkomponiĝo, kaj sub vaporigo la acido estigas acidajn kristalojn, kiuj estas tre stabilaj sub aera ekspozicio. Kiam varmigita supera ol 212 °C, perjodata acido perdas oksigenon kaj jodata acido restas. Tiamaniere ke perjodata acido estas pli facila malkomponiĝi ol jodata acido[2].

SintezoRedakti

Perjodata acido estis unue produktita, en 1833, per reakcio inter "arĝenta perjodato" kaj malvarma akvo:

 

Perjodata acido estas malforta acido tamen ĝi prezentas fortajn oksidigajn proprecojn. Kiam varmigita perjodata acido disproporciiĝas en dujoda kvinoksido, jodo kaj akvo.

 

Perjodata acido prepareblas per reakcio inter la perklorata acido kaj jodo:

2 НСlО4 + I2 → 2 НIO4 + Cl2

ReakciojRedakti

La saloj de perjodata acido estas fortaj oksidigagentoj; kiam varmigitaj ili malkomponiĝas per liberigo de oksigeno.

 

Perjodatoj prepareblas per oksidado en alkala medio ekde natria jodato pere de forta oksidanto tiel kiel kloro:

 

Ortoperjodata acido havas sennombrajn Konstanto pri dissociigo de acidoj aŭ pKa. La pKa de la metaperjodata acido neniam estis determinita:

H5IO6 ↔ H4IO6 + H+,  pKa = 3.29

H4IO6 ↔ H3IO62− + H+,  pKa = 8.31

H3IO62− ↔ H2IO63− + H+,  pKa = 11.60

Mineralaj acidojRedakti

LiteraturoRedakti

ReferencojRedakti