Fajrmetadomineja fajrmetado estas metodo de tradicia minado uzita plej ofte el prahistoriaj epokoj ĝis la Mezepoko. Oni metis fajron kontraŭ roko por varmigi rokaĵojn, kiuj estis poste trempitaj per likvoj, kaŭzante ke la ŝtono rompiĝu pro temperatura frapo. Kelkaj eksperimentoj sugestis ke la akvo (aŭ ajn alia likvo) ne havis notindan efikon ĉe la roko, sed helpis la progreson de la ministoj per rapida malvarmigado de la areo post la fajro.[1][2] Tiu tekniko estis plej bone plenumita en subĉielaj minejoj kie la fumo povus foriri rapide kaj sekure. La tekniko estis tre danĝera en subtera minado sed taŭga aerumado. La metodo koincidis kun la kresko de la uzado de eksplodaĵoj.

Fajrmetado en subtera minejo de stano.

Kvankam fajrmetado estis ofte uzita antaŭ la modernaj tempoj, ĝi estis uzita sporade ekde tiam. En kelkaj mondoregionoj, ĉefe en Afriko kaj Eŭrazio, fajrmetado plu estis uzita ĝis la 19a kaj 20a jarcentoj.[3][4] Ĝi estis uzita kie la roko estis tro forta kaj malfacilis fari truojn per ŝtalaj boriloj aŭ kiam ĝi estis sufiĉe malkosta pro malmultekosteco de ligno.[3]

Referencoj redakti

  1. Craddock, P: Bronze Age Mining in the British Isles. In: H. Steuer & U. Zimmermann (eld.) Montanarchäologie in Europa. Jan Thorbecke, Sigmaringen, 1993.
  2. Rieser, B: Urgeschichtlicher Kupferbergbau im Raum Schwaz-Brixlegg. Eine Untersuchung urgeschichtlicher Bergbauspuren und Werkzeugfunde — mit Experimenten. Ph.D. thesis, Universität Innsbruck, 2000.
  3. 3,0 3,1 Weisgerber, G.. (2001) The Use of Fire in Prehistoric and Ancient Mining : Firesetting. CNRS.
  4. (2000) “Mining History” 14, p. 56–58. 

Bibliografio redakti

  • Healy, JF, Pliny the Elder on Science and Technology, Clarendon Press (1999).
  • Oliver Davies, Roman Mines in Europe, Clarendon Press (Oxford), (1935).
  • Lewis, P. R. and G. D. B. Jones, The Dolaucothi gold mines, I: the surface evidence, The Antiquaries Journal, 49, no. 2 (1969): 244-72.

Eksteraj ligiloj redakti