La rompiĝemo eldiras, kiomgrade materialo plastike deformiĝas, ĝis kiam fendoj ekestas kaj ĝi fine rompiĝas. Altan rompiĝemon havas precipe materialoj kun granda malmoleco, kiel ekzemple diamanto, karbidoj, nitridoj, saloj, ceramikoj. Kontraŭaj estas duktilaj materialoj, plejparte metaloj kaj plastoj, kiuj kompare estas altagrade plastike deformeblaj, ĝis ili fine rompiĝas. Ili do havas malmultan rompiĝemon. La rompiĝemo ankaŭ dependas de la temperaturo, al kiu la materialo estas elmetita.

Kurbo de streĉo σ kontraŭ deformiĝo ε.
La dekstra fino de la kurbo respektivas al la rompiĝo.
Rando aperinta per rompo de vitro

Vidu ankaŭ redakti