Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
n-Buteno aŭ n-butileno estas nesaturita organika kemia komponaĵo, senkolora gaso kun karakteriza odoro, kaj unu el la izomeroj kies kemia formulo estas C4H8. Ĝi estas alte brulema kaj facile kondensigebla. Butileno estas stabila substanco sed facile polimerizas al poli-izobutileno. Ĝia ĉefa apliko estas en la produktado de lineara polietileno kun malalta denseco, tamen, ĝi same uzatas kiel antaŭanto de polipropilenaj rezinoj, butilenaj oksidoj kaj butanono.