Dukloro-metano
publikigita versio estis patrolita je 22 sep. 2020. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 22 sep. 2020.
Diklorometano | |||
![]() | |||
Plata kemia strukturo de la Diklorometano | |||
![]() | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Diklorometano | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 75-09-2 | ||
ChemSpider kodo | 6104 | ||
PubChem-kodo | 6344 | ||
Merck Index | 15,6135 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora, nebrulema, volatila likvaĵo | ||
Molmaso | 84,927 g·mol-1 | ||
Denseco | 1,3266g cm−3 | ||
Fandpunkto | -96,7°C | ||
Bolpunkto | 39,6°C | ||
Refrakta indico | 1,4242 | ||
Memsparka temperaturo | 556 °C | ||
Solvebleco | Akvo:17,5 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 1250 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R40 | ||
Sekureco | S2 S23 S24/25 S36/37 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo |
| ||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H315, H319, H335, H336, H341, H351, H373 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P260, P261, P264, P270, P271, P280, P281, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P308+313, P314, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[1] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Diklorometano aŭ Klorido de metileno (formulo CH2Cl2) estas klororgana komponaĵo, senkolora, nebrulema, volatila likvaĵo devenanta el metano, kie duhidrogenoj estis anstataŭitaj de du kloratomoj. Klorido de metileno havas iomete dolĉecan odoron kaj estas vaste uzata kiel solvanto. Kvankam ĝi estas polara substanco, ĝi ne estas solvebla en akvo, sed miksiĝas kun multaj organikaj solvantoj tiaj kiaj etila acetato, alkoholoj, heksanoj, benzeno, karbona kvarklorido, dietila etero kaj kloroformo.
Ĝi ankaŭ estas multe uzata kiel farbo-forigaĵo kaj sengrasigaĵo[2]. En nutro-industrio, ĝi uzatas kiel senkafeina kafo kaj teo samkiel en preparado-ekstraktoj de lupoloj kaj aliaj gustigaĵoj. Ĝia volatileco rezultis en ĝia uzo kiel aerosola sprajilo por ĵetpelaĵoj kaj kiel blovagento en la fabrikado de poliuretanaj ŝaŭmoj. Klorido de metileno jam estis uzata kiel inhala anestezilo kaj agas kiel narkotaĵo en altaj koncentriĝoj. Kiam varmigita ĝi eligas toksajn fumojn kune kun fosgeno.
Diklorometano estis unue priskribita de la franca kemiisto Henri Victor Regnault (1810–1878)[3], kiu izolis ĝin ekde miksaĵo da klorometano kaj kloro kiu estis ekspoziciita al sunlumo.
Klasata kiel neŭrotoksa, diklorometano povas kaŭzi damaĝojn al cerbo kaj al centra nervo sistemo. La usona Agentejo por Protektado al Vivmedio (EPA) klasigis ĝin kiel potence karcinomogena al homoj, ĉar altaj ekspozici-niveloj al tiu kemiaĵo estis konfirmitaj kiel kaŭzo pri kancero-kazoj en bestaj hepatoj kaj pulmoj.[4]
Nerostitaj kafofaboj estas vaporigitaj ripetitaj fojoj en duklorometano ĝis kompleta elĉerpiĝo de la kafeino. Sekve, la solvanto estas tute drenita lasante malantaŭe plengustajn kafofabojn, tamen sen la nekonvenaj substancoj.
SintezojRedakti
Sintezo 1Redakti
Sintezo 2Redakti
- Preparado per interagado de kloroformo, natria arsenito kaj natria hidroksido donante duklorometanon, natrian arsenaton tribazan kaj natrian bromidon:[5]
+ + +natria bromido+ |
Sintezo 3Redakti
- Preparado per reakcio inter karbona kvarklorido kaj natria hidrido:
ReakciojRedakti
Reakcio 1Redakti
- En besta kaj homa organismoj, duklorometano metaboliĝas en CO, CO2, formiata acido kaj HCl. Tiuj reakcioj estis konstatataj en laboristoj ekspoziciataj al ĉi-tiu poluciaĵo:[6]
Reakcio 2Redakti
- Studoj faritaj in vitro en rataj hepatoj konstatis ke la citosolo konvertas diklorometanon en formaldehidon, kiu cetere estas karcinomagento:[6]