Aerosolo estas aro, sistemo de solidaj aŭ fluidaj korpetoj (korpuskloj), kiuj estas fajne dividintaj en fluanta gaso, plej ofte en aero.

Aerosolo en reĝiono de Barato, Bangladeŝo, Bengala Golfo,(Hindujo)

La aerosolaj korpuskloj havas gravan rolon en la gutoformigaj procesoj, tiuj formas tiujn kernojn, sur kiuj okazas la kondensiĝo kaj frostiĝo. Ili partoprenas en kemiaj procezoj de la atmosfero kaj influas eĉ ties elektrajn proprecojn.

La veraj aerosol-korpuskloj havas la diametron de kelkaj milimikronoj (0,5 nm) ĝis 100 nanometroj. Se ĝi ne estas videbla, ĝi do povas kaŭzi alergion.

La aerosolo iĝas videbla, se ĝia koncentreco en la aero superas 1.000.000 korpuskloj/cm³. Tio estas la smogo.

Ĉe la polusoj la koncentreco ĉ. 35 korpuskloj/cm³, super kampoj 2.000 – 20.000 korpuskloj/cm³ kaj en urboj eĉ de 100.000 ĝis 1.000.000 korpuskloj/cm³. Tiel ĝi havas influon je la sano kaj eĉ urba klimato.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti