Submarŝipa bazo de Saint-Nazaire

muzeo en Francio

La submarŝipa bazo de Saint-Nazaire estas unu el la kvin bazoj por submarŝipoj konstruitaj ĉe la Atlantika faco dum la dua mondmilito en Saint-Nazaire fare de nazia Germanio, kiu okupis Francion.

Konstruado[1] redakti

 
Erwin Rommel inspektas la bazon la 18-an de februaro 1944

Antaŭ la komenco de la dua mondmilito, la haveno de Saint-Nazaire estis unu el la plej vastaj de la franca Atlantika marbordo.

La germana armeo atingis Saint-Nazaire en junio 1940. La unua germana submarŝipo, kiu alvenis en Saint-Nazaire estis la U-46 de la 7. Unterseebootsflottille, la 29-an de septembro 1940.

Misio de Organizaĵo Todt (Oberbauleitung Süd) inspektis la havenon jam en decembro 1940 por taksi la eblecojn de konstruado de submarŝipa bazo por ŝirmi siajn submarŝipojn kontraŭ la anglaj bombardoj. La laboro estis komisiita al inĝeniero Probst.

La submarŝipa bazo estis konstruita parte anstataŭ baseno por ŝipturno de kompanio Compagnie générale transatlantique. Ankaŭ la kajoj kaj konstruaĵoj de la kompanio estos detruitaj por ebligi la laboron.

La laboro okazis laŭ pluraj fazoj. Ili komenciĝis en februaro 1941, kun la alveoloj 6, 7 kaj 8. Ili estis finitaj en junio 1941. De julio 1941 ĝis januaro 1942, la alveoloj 9 ĝis 14 estis konstruitaj, poste, inter februaro kaj junio 1942 estis la alveoloj 1 ĝis 5. Fine, de junio ĝis decembro 1943, la konstruado de aneksa turo estis la vera fino de la konstrulaboroj. Tiu laboro postulis 1 502 laboristojn kaj 3 166 rekviziciitojn.

Inter fino de 1943 kaj komenco de 1944, fortikigita kluzo estis konstruita laŭlinie de la bazo por ŝirmi la submarŝipojn dum la kluzado inter la estuaro de Luaro kaj la baseno. Ĝi estas longa je 155 m, larĝa je 25 m, alta je 14 m kaj ekipita sur sia tegmento per kontraŭaviadilaj defendiloj[2].

Karakterizoj redakti

 
Unu el la alveoloj de la bazo
 
Ŝipanaro de germana submarŝipo en la bazo de Saint-Nazaire la 15-an de junio 1942.

La dimensioj de la bazo estas la sekvantaj : longa je 300 m, larĝa je 130 m, alta je 18 m, kun surfaco de ĉirkaŭ 39 000 m2 kaj volumeno de fluinta betono de ĉirkaŭ 480 000 m3.

La dikeco de la tegmento de la bazo estas ĉirkaŭ 8-metra. Ĝi konsistas el kvar apartaj tavoloj: la unua konsistanta el ŝtalbetono dika je 3,50 m, la dua el betono kaj granito, dika je 35 cm, la tria, denove el ŝtalbetono, dika je 1,70 m kaj la kvara, nomata "Fangrost", konsistanta el supermeto de krucigitaj traboj longaj je 1,80 kaj altaj je 1,40 m. La tegmento estas ekipita per kuvoj el betono por kanono de 20 mm, per kuvo por kvaropa kanono de 20 mm, de kirasita kupolo por du mitraloj, de individua ŝirmejo (tobruko) por mitralo MG kaj bunkro por mortero M19[3].

La bazo konsistas el 14 alveoloj (speco de garaĝo por submarŝipo), numeritaj de 1 ĝis 14 de nordo al sudo : la alveoloj 1 ĝis 8, kiuj ĉiu konsistigas ŝipriparan basenon longan je 92 m kaj larĝan je 11 m, por unu submarŝipo ; la alveoloj 9 ĝis 14 estas flosbasenoj, longaj je 62 m kaj larĝa je 17 m, ĉiu por du submarŝipoj.

Du interalveoloj ebligis supreniri al la superaj etaĝoj de la bazo. Ili situas inter la alveoloj 5/6 kaj 12/13.

Aliflanke, la bazo disponas je 62 teknikaj laborejoj, 97 stokmagazenoj, 150 oficejoj, 92 ĉambroj por la ŝipanaroj, 20 pumpadstacioj, kvar kuirejoj, du panbakejoj, du elektraj centraloj, manĝejo kaj kirurgia ĉambro[4].

Revivigo : la projekto Urbo-Haveno redakti

 
La tegmento de la bazo kaj la radomo
 
La ŝipo-muzeo Espadon de la tipo Narval troviĝas de 1985 en la muzeo de la malnova submarŝipa bazo

La kvartalo de la bazo estis forlasita dum longa tempo. Tial, en 1994, la magistrato de Saint-Nazaire decidis lanĉi la projekton Ville-Port, kiu celis revivigi la areon de la bazo, kiu estis tiam nur bruna kampo.

La hispana arkitekto, Manuel de Solà-Morales i Rubió (ca) partoprenis en la unua fazo de la laboro : Ville-Port 1.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Historio de la bazo el u-boot.fr
  2. Ekspozicia tabulo pri la tegmento de la bazo. "L'écluse fortifiée". Alirdato: 2007.
  3. Eksopozicia tabulo sur la tegmento de la bazo. "Ŝirmstrukturo" kaj "Tegmentstrukturo por rezisti kontraŭ la bomboj". Alirdato : 2007.
  4. Ekspozicia tabulo pri la tegmento de la bazo. "Une véritable forteresse". Consultation : 2007.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Tri dokumentoj per la reto pri la historio de la poŝo de Saint-Nazaire :

Filmografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti