KrosoKros-Rivero (angle : Cross river) estas la precipa rivero en sudorienta Niĝerio. Ĝi donis sian nomon al subŝtato Kroso. La rivero naskiĝas en Kameruno.

Kroso (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 489 km
Fluo
Geografio
Landoj Niĝerio
Regionoj [[]]
vdr
Kroso
La iama sendependa lando Biafro kun situo de la Kroso

Priskribo redakti

Kvankam nelonga laŭ afrikaj normoj, nur 289 kilometrojn, sia akvokolekta areo havas altan precipitaĵon kaj ĝi estiĝas tre larĝa. Dum siaj lastaj 80 km al la maro ĝi fluas tra marĉa pluvarbaro kun multnombraj riveretoj kaj konstituas riverdelton apud sia kunfluo kun Kalabaro-rivero [1], ĉirkaŭ 20 km larĝa kaj 50 km longa inter la urboj de Orono je la okcidenta riverbordo kaj de Kalabaro je la orienta riverbordo, pli ol 30 km ekde la maro. La riverdelto elfluas en larĝan estuaron kiun ĝi samhavas kun kelkaj pli malgrandaj riveroj. Ĉe sia elfluejo en la Atlantika Oceano la estuaro larĝas 24 km. La orienta flanko de la estuaro troviĝas en la najbara lando, Kameruno.

La Krosa subŝtato estas ligita al sia fratina subŝtato Akva-ibomo (angle : Akwa Ibom). La distanco inter la urboj Orono kaj Kalabaro estas 21 km boate kaj ĉirkaŭ 200 km voje. La loĝantaro de la pli malalta Kroso tradicie uzas akvan transporton kaj Kalabaro longdaŭre havis gravan marhavenon, situanta je la samnoma Kalabaro-Rivero ĉirkaŭ 10 km ekde ĝia kunfluo kun Kros-Rivero kaj ĉirkaŭ 55 km ekde la maro. Unu ponto super la Kroso situas sur aŭtovojo de Ikomo-Kalabaro kaj estas signita kiel grava realigo de la Registaro de Yakubu Gowon, la tria ŝtatprezidanto de Niĝerio, kiam ĝi estas finpretigita en 1975.

Kroso konstituas limon inter du ekoregionoj apartenante al biomo de la tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj : la kros-niĝeraj transiraj arbaroj kiuj troviĝas okcidente de la rivero, inter Kroso kaj Niĝero kaj la marbordaj arbaroj de Kroso-Sanago-Bioko, kiuj troviĝas al oriente inter Kroso kaj Sanago, tiu ĉi estanta rivero de Kameruno.

Flaŭro kaj faŭno redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti