Tektono

natura procezo, kiu regas la strukturon de la Terkrusto
Disambig.svg Por la planta genro, vidu la artikolon tektono (genro).

En geologio, tektono[1] estas natura procezo, kiu regas la strukturon, kvalitojn, kaj evoluon de la Terkrusto.[2] La tuto de tektonoj nomiĝas tektonismo;[1] la studfako de geologio pri tektonoj nomiĝas tektoniko.[1]

KlasifikoRedakti

Etenda tektonoRedakti

Etenda tektono estas procezo, kiu plilongigas kaj maldikigas la terkruston. Tia tektono okazas, ekzemple, ĉe la disfendo de kontinenta plato.

Maletenda tektonoRedakti

Maletenda tektono estas procezo, kiu mallongigas kaj dikigas la terkruston. Tia tektono okazas, ekzemple, kiam kontinentaj platoj kolizias.

Frapa-glita tektonoRedakti

Frapa-glita tektono estas procezo, kiu movas platojn paralele inter si, ne etendante nek maletendante. Tia tektono troviĝas laŭ oceanaj kaj kontinentaj transformaj faŭltoj.

EtimologioRedakti

La vorto tektono devenas de la helena vorto τέκτων téktōn “ĉarpentisto, konstruisto”. La geologia senco devenas de la fakto, ke tektono “konstruas” la formon de la terkrusto.

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 tekton/o”, Plena Ilustrita Vortaro 2020 (esperante).
  2. Bouchez, Jean-Luc; Adolphe Nicolas. (2018) Principes de tectonique (france). De Boeck Supérieur.