Bahiaj mangrovoj
La bahiaj mangrovoj estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-sudamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al mangrovarbaroj. La ekoregiono estas ankaŭ parto de la Atlantikaj arbaroj, biodiverseco-riĉaĵejo kaj tutmondaj 200-regiono,
Bahiaj mangrovoj | |||
---|---|---|---|
Mangrovoj de Mangue Seco. | |||
Lando | Brazilo | ||
Areo | 2 100 km² (210 000 ha) | ||
|
|||
PriskriboRedakti
La bahiaj mangrovoj troviĝas en la subŝtato de Bahio, en la nordoriento de Brazilo. Ĝi okupas golfetojn, estuarojn, kaj riverelfluejoj laŭlonge de la marbordo ekde Recôncavo je Baía de Todos os Santos (Golfeto de Ĉiuj Sanktuloj) en Bahio norde ĝis Doce-Rivero en Espirito-Santo. La totala ekoregiono ampleksas 2 100 kvadratajn kilometrojn de marbordaj akvoj kaj tersupraĵoj. La mangrovoj estas minacataj de urbanizada disvolviĝo kaj entreprenoj, kiaj salikokbienoj en Salinas da Margaridas, hakante la mangrovarbarojn por disvolvigi aranĝitan akvokulturon. Mangrovarbaj specioj inkluzivas tipajn tropikajn mangrovospeciojn de la Atlantika Oceano, kiajn manglon (Rhizophora mangle) el la Rhizophoraceae, Avicennia germinans el la Acanthaceae, kaj Laguncularia racemosa el la Combretaceae.
BibliografioRedakti
- angle Olson, D.M., E. Dinerstein, G. Cintrón, and P. Iolster 1996 : A conservation assessment of mangrove ecosystems of Latin America and the Caribbean. Final report for The Ford Foundation. World Wildlife Fund, Washington, D.C.
- hispane Sanches, T. M. 1999 : Tartarugas Marinhas. Report presented to the Workshop "Biodiversidade da Zona Costeira e Marinha".
Vidu ankaŭRedakti
Neotropisaj mangrovarbaroj | |
---|---|
NT1403 Bahamaj mangrovoj | Bahamoj |
NT1404 Bahiaj mangrovoj | Brazilo |
NT1408 Marbord-venezuelaj mangrovoj | Venezuelo |
NT1419 Maranjaj mangrovoj | Brazilo |
NT1424 Miskit-nikaragvaj marbord-karibaj mangrovoj | Honduro, Kostariko, Nikaragvo |
NT1432 Mangrovoj de Rio Piranhas | Brazilo |
Eksteraj ligilojRedakti
- angle Ekoregiono NT1404 : Bahiaj mangrovoj (WWF)
- angle Bahiaj mangrovoj (WWF-Wildworld)
- angle Bahiaj mangrovoj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Bahiaj mangroves (The Encyclopedia of Earth)
- angle Bahiaj mangrovoj (Globalspecies) Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Bahia mangroves
- angle Tutmondaj 200; numero 48 : Atlantikaj arbaroj (WWF)
- angle Biodiverseco-riĉaĵejo Atlantikaj arbaroj (Naturprotekto Internacie)