Magindanao

Magindanao - hispane Maguindanao - estas provinco de la Filipinoj. La provinca teritorio situas sur la insulo Mindanao. Ĝi estas parto de la regiono ARMM (Aŭtonoma Regiono Islama Mindanao), kiu estis instalita en 1989 kaj kiu ankaŭ ampleksas la provincojn Ŝarif Kabunsuan kaj suda Lanao de Mindanao, kaj krome la ankoraŭ pli sudajn provincojn Basilano, Suluo kaj Tavi-Tavio.

Situo de la provinco ene de la insulo Mindanao

Administra centro de la provinco estas la urbo Shariff Aguak, dum Buluan estas ĉefurbo, kaj laŭ la censo de la jaro 2000 en ĝi vivis 435.254 homoj.