Tavi-Tavio - loke nomata Tawi-Tawi, tagaloge plenforme Lalawigan ng Tawi-Tawi - estas insularo kaj administra provinco de la Filipinoj. La provinca teritorio situas en la plej sudokcidenta parto de la insulara ŝtato, tre proksime al la substxtato Sabaho de Malajzio. Laŭ teritorio kaj laŭ loĝantaro plej granda parto estas la samnoma insulo Tavi-Tavio. La provinco estas parto de la regiono ARMM (Aŭtonoma Regiono de Islama Mindanao), kiu estis instalita en 1989 kaj kiu ankaŭ ampleksas la provincojn Magindanao, Suda Lanao kaj Ŝarif Kabunsuan de Mindanao, kaj krome la ankoraŭ pli sudajn provincojn Basilano kaj Suluo.

Tavi-Tavio
FlagoBlazono

AkvejoSulua maro, Pacifiko

Koordinatoj5° 12′ 0″ N, 120° 5′ 0″ O (mapo)5.2120.08333333333Koordinatoj: 5° 12′ 0″ N, 120° 5′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoMount Sibangkat
- alteco552 m
Areo1 087,4 km² (108 740 ha) [+]
Loĝantaro440 276 [+] (1-a de majo 2020)
HorzonoUTC+08:00 [+]
Poŝtkodo7500–7509 [+]

Tavi-Tavio (Filipinoj)
Tavi-Tavio (Filipinoj)
DEC
Map
Tavi-Tavio

Vikimedia Komunejo:  Tawi-Tawi [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
situo de la provinco ene de la Filipinoj

Formala ĉefloko de la provinco estas la urba komunumo Panglima Sugala ĉe la suda bordo de la ĉefa insulo, administra centro tamen la najbara komunumo Bongao en la okcidenta parto de la insulo. Marawi borde de la lago Lanao, kaj laŭ la censo de la jaro 2015 en la provinca teritorio vivis 390 715 homoj.