Marko sur bildo

Orienta
Negroso
situo de la provinco en la Filipinoj:
  •   helruĝe dekstre de la ruĝa nomo
  • Orienta Negroso - cebue Sidlakang Negros, tagaloge Silangang Negros, plenforme Lalawigan ng Silangang Negros, hispane Negros Oriental, plenforme Provincia de Negros Oriental - estas provinco de la Filipinoj. Ĝia ĉefurbo estas Dumaguete. Alia grava urbo estas Bayavan.

    La provinco fondiĝis la 10-an de marto 1917. Ĝi kovras la sudon kaj orienton de la insulo Negroso, kaj ampleksas ankaŭ la malgrandan insulon Apo sudoriente, kiu estas loko aprezata kaj de lokaj kaj de turistaj plonĝantoj. La provinco apartenas al la regiono Centraj Bisajoj kaj ampleksas areon de 5 385 kvadrataj kilometroj. Laŭ stato de la jaro 2015 entute 1 354 995 loĝantoj vivis sur la provinca teritorio, kio rezultigas loĝdenson de 251 loĝantoj po km². Vaste parolataj lingvoj en la provinco estas la cebua, la angla, la hiligajnona kaj la tagaloga.

    Eksteraj ligiloj redakti

     
    la provinca "Kapitolo" en la ĉefurbo Dumaguete
     
    apudmara rokaro en la insuleto Apo