Marko sur bildo

— Bulakano
situo de la insulara provinco
(rozkolore, tuj norde de la verde
montrita metropola regiono de Manilo)

Bulakano (filipine Bulakan, hispane Bulacán) estas provinco de Filipinoj. La provinca teritorio situas relative en la sudo de la insulo Luzono, la plej granda insulo de la lando, tuj norde de la metropola regiono de Manilo. La provinco estas parto de la administra regiono 3 de Filipinoj — la regiono Centra Luzono.

Administra centro de la provinco estas la urbo Malolos. Aliaj gravaj urboj estas Meycauayan, Marilao, Baliuag, Hagonoy, Bocaue, Plaridel, Calumpit, San Ildefonso.

Laŭ la censo de la jaro 2007 sur la provinca teritorio vivis 2 826 936 homoj. Ĝi kovras areon de 2 774 kvadrataj kilometroj, kaj la loĝdenso do estas 1018 loĝantoj por kvadrata kilometro.