Baliwag
Baliwag, - tagaloge Bayan ng Baliuag aŭ Balivag - estas kvinaklasa universitata urbego en Filipinoj, en Luzono, en regiono Centra Luzono, en provinco Bulakano.
Baliwag | |||
---|---|---|---|
component city (en) (2022–) municipo de Filipinoj (–2022) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3006 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 168 470 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 3 740 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 14° 57′ N, 120° 54′ O (mapo)14.954120.901Koordinatoj: 14° 57′ N, 120° 54′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 18 m [+] | ||
Areo | 45,05 km² (4 505 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Baliwag [+] | |||
Geografio
redaktiBaliwag situas en interno de la insulo laŭ rivero [1]. Provinca ĉefurbo Malolos troviĝas 5, Apalit 13, Marilao 17, San Fernando (Filipinoj) 31, Kezonurbo 32, ĉefurbo Manilo 37 kilometrojn (aere) [2].
Historio
redaktiBaliwag estis fondita en 1732 fare de aŭgustenanoj, la paroĥo en la sekva jaro. Pli frue la areo apartenis al najbara komunumo. Dum la hispana regado Baliwag estis agrikultura vilaĝo. la preĝejo estis konstruita inter 1769-1774. En 1863 granda sismo okazis. Post la Filipina Revolucio usona dominado okazis, dum la 2-a mondmilito inter 1942-1945 japana regado okazis. Baliwag atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la fruaj 1990-aj jaroj.
Ekonomio
redaktiHistorie Baliwag estis loko de rizoproduktado, krome oni kultivis fruktojn kaj legomojn. Estis menciindaj la silka teksado kaj produktado de kanaj seĝoj. Ankaŭ la loka merkato kreskis. Dum la frua parto de la 19-a jarcento, Baliwag jam estis konsiderita unu el la plej progresemaj kaj plej riĉaj urboj en Bulakano. Nun Baliwag estas la ĉefa komerca, transporta, distra kaj eduka centroj de Norda Bulakano.
Religio kaj eduko
redaktiPlimulto de la loĝantoj estas katolikoj. Ili havas kvin paroĥojn sub la administrado de diocezo de Malolos. En la urbego universitato kaj pluraj kolegioj funkcias.
Trafiko
redaktiEn Baliwag trairas ĉefovo, la rivero havas 2 pontojn. En Baliwag servas provincaj aŭtobusoj, busetoj kaj tricikloj.
Klimato
redaktiBaliwag situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono, sed iom for de la maro. Jare falas po 792 mm. Inter majo kaj oktobro daŭras la pluva sezono, sed en la ceteraj monatoj ankaŭ pluvas, tamen ne tiom. La averaĝa temperaturo varias inter 22-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans
-
Monumento
-
Muzeo kaj biblioteko
-
Preĝejo
-
Preĝejo
-
Preĝejo