Marilao, - tagaloge Bayan ng Marilao - estas kvaraklasa urbego en Filipinoj, en Luzono, en regiono Centra Luzono, en provinco Bulakano.

Marilao
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 3019
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 254 453  (2020) [+]
Loĝdenso 7 542 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 45′ N, 120° 57′ O (mapo)14.758055555556120.94805555556Koordinatoj: 14° 45′ N, 120° 57′ O (mapo) [+]
Alto 9 m [+]
Areo 33,74 km² (3 374 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Marilao (Filipinoj)
Marilao (Filipinoj)
DEC
Marilao
Marilao
Situo de Marilao

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Marilao [+]
vdr
Salutarko en Marilao

Geografio redakti

Marilao situas sur la marborda ebenaĵo ĉe la samnoma rivero Marilao ĉe golfo [1]. Meycauayan troviĝas 6, Valenzuela (Filipinoj) 8, Kalookano 12, Kezonurbo 16, provinca ĉefurbo Malolos 18, ĉefurbo Manilo 20 kilometrojn (aere) [2].

 
Samnoma rivero Marilao

Historio redakti

Marilao komence estis ekstera parto de Meycauayan. Franciskanoj konstruis tie nur kapelon. En 1796 estis fondita la memstara vilaĝo kaj paroĥo, en 1913 Marilao tute fariĝis sendependa vilaĝo (jam dum dominado de Usono). Dum la 2-a mondmilito inter 1942-1945 japana dominado okazis. Marilao atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la malfruaj 1990-aj jaroj.

Religio kaj eduko redakti

Plimulto de la loĝantoj estas katolikoj. Marilao estis levita al statuso de nacia sanktejo en 1992. En la urbego publika altlernejo funkcias.

Trafiko redakti

Al Marilao kuras traira ĉefvojo kaj kelkaj flankovoj, pli frue ankaŭ fervojo funkciis al Manilo.

Klimato redakti

Marilao situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Dum musono ofte estas inundoj. Jare falas po 1005 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo kaj oktobro daŭras la pluva sezono. La averaĝa temperaturo varias inter 23-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans