Kalookano (hispane Caloocan; tagaloge Kalookan) estas milionurbo, ankaŭ universitata urbo en Filipinoj. Ĝi situas en la norda landoparto, sur la insulo Luzono. La urbo estas parto de la metropola aglomeraĵo Manila Metropolo, kiu krome konsistas el 15 pliaj urboj. La loknomo signifas: "plej interna areo".

Kalookano
tre urbanizita urbo • urbo de Filipinoj • municipo de Filipinoj

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 1400–1413 • 1420–1428
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 661 584  (2020) [+]
Loĝdenso 29 777 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 39′ N, 120° 58′ O (mapo)14.65120.96666666667Koordinatoj: 14° 39′ N, 120° 58′ O (mapo) [+]
Alto 30 m [+]
Areo 55,8 km² (5 580 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Kalookano (Filipinoj)
Kalookano (Filipinoj)
DEC
Kalookano
Kalookano
Situo de Kalookano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Caloocan [+]
vdr
Loko de Kalookano
Blazono de Kalookano

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Kalookano situas laŭ fervojo proksime de Manilo.

Historio redakti

Kalookano estis nesto de la sekreta batalema societo por la revolucio dum la hispana okupacio. La revolucio tie komenciĝis en 1896. Dum amaskunveno en Kalookano, la estroj de Katipunan organizis sin en revolucia registaro, nomis la ĵus establitan registaron "Haring Bayang Katagalugan" (Tagaloga Respubliko), kaj malferme deklaris tutlandan armitan revolucion.[1]

Dum la 2-a mondmilito ankaŭ la japanoj okupaciis tiun urbon.

Klimato redakti

Kalookano havas tropikan klimaton kun influo de musono. Estas 2 sezonoj, la seka periodo daŭras inter januaro-aprilo, la ceteraj monatoj estas pluvaj. Jare pluvas po 2042 mm. La temperaturo estas konstante iom pli, ol 30 C.

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Guererro, Milagros; Encarnacion, Emmanuel; Villegas, Ramon (1996), "Andres Bonifacio and the 1896 Revolution", Sulyap Kultura, National Commission for Culture and the Arts, 1 (2): 3–12, arkivita el la originalo la 2010-11-15, alirita la 21an de junio 2020.