La Kataastaasan, Kagalanggalangang Katipunan ng mga Anak ng Bayan[1] (en angla "Supreme and Venerable Association of the Children of the Nation", en hispana: Suprema y Venerable Asociación de los Hijos del Pueblo), konata ankaŭ simple kiel KatipunanKKK,[2] estis filipina revolucia societo fondita de kontraŭ-hispanaj kontraŭ-koloniistoj filipinanoj en Manilo en 1892; ties ĉefa celo estis akiri sendependecon el Hispanio pere de revolucio.

Katipunan
flago
socia movado
Komenco 7-a de julio 1892 vd
Fino 10-a de majo 1897 vd
Poste Tejeros Revolutionary Government vd
Lando(j) Filipinoj vd
Ideologio

kontraŭimperiismo

Ĉefestro(j) Andres Bonifacio vd
vdr
Philippine revolution flag pugadlawin.svg
La flago
Foto de la fino de la 19a jarcento de la estroj de la Propaganda Movado: José Rizal, Marcelo H. del Pilar kaj Mariano Ponce. Foto farita en Hispanio en 1890.
Foto de la fino de la 19a jarcento de filipinaj Katipuneros.

Dokumentoj malkovritaj en la 21a jarcento sugestas, ke la societo estis jam organizita en januaro 1892 sed eble ĝi ne aktiviĝis ĝis la 7a de julio samjare; estis tiam kiam la filipina verkisto José Rizal estis ekzilita al Dapitan.

Fondita de filipinaj patriotoj Andrés Bonifacio, Teodoro Plata, Ladislao Diwa kaj aliaj, Katipunan estis sekreta organizo ĝis ĝi estis malkovrita en 1896. Tiu malkovro kondukis al la starto de la Filipina Revolucio.

Estante Katipunan sekreta organizo, ties membroj estis submetitaj al la plej forta sekreteco kaj oni postulis obeon al la reguloj establitaj de la societo.[3] Aliĝontoj devis plenumi normigan inicajn ritojn por iĝi membroj de la societo. Dekomence la membreco en Katipunan estis malferma nur al filipinaj viroj; poste, ankaŭ virinoj estis akceptitaj en la societo. Katipunan havis sian propran publikaĵon, nome "Kalayaan" (Libereco) kiu aperigis sian unuan kaj lastan presaĵojn en marto 1896. Revoluciaj idealoj kaj verkoj floris ene de la societo, kaj la Filipina literaturo estis etendita de kelkaj el ties elstaraj membroj.

Planante la revolucion, Bonifacio kontaktis kun Rizal por atingi lian kompletan subtenon por Katipunan kontraŭ promeso savi Rizal el lia mallibereco. Maje 1896, delegitaro estis sendita al la imperiestro Mejĝi de Japanio por peti financon kaj militarmiloj. La ekzisto de Katipunan estis malkaŝita al la hispanaj aŭtoritatoj por katipunanano nome Teodoro Patiño komentis la eksterleĝajn agojn de Katipunan al sia fratino kaj tiu al la monaĥino pordistina de la orfejo de Mandaluyong. Kelkajn tagojn poste la hispanaj aŭtoritatoj eksciis pri la ekzistado de la sekreta societo. En aŭgusto 1896, Bonifacio kaj liaj sekvantoj rompi siajn identigilojn dum la Krio de Balintaŭak kiu startigis la Filipinan Revolucion de 1896.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. "Andres Bonifacio and the Katipunan". Arkivigite je 2020-01-28 per la retarkivo Wayback Machine National Historical Commission of the Philippines. 4a de septembro, 2012.
  2. Tute senrilate al la blankulsuperisma grupo en Usono konata kiel Ku-Kluks-Klano, kies nomo estas foje asocia kun la akronimo "KKK".
  3. Woods 2006, p. 43

Bibliografio redakti