Bocaue, - tagaloge Bayan ng BocaueBokave - estas kvinaklasa universitata urbego en Filipinoj, en Luzono, en regiono Centra Luzono, en provinco Bulakano. La loknomo devenas de la indiĝena vorto "Bukave", kiu rilatas al speco de longa bambuo (Schyzostachyum lima).

Bocaue
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 3018
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 141 412  (2020) [+]
Loĝdenso 4 437 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 48′ N, 120° 56′ O (mapo)14.8120.93333333333Koordinatoj: 14° 48′ N, 120° 56′ O (mapo) [+]
Alto 9 m [+]
Areo 31,87 km² (3 187 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Bocaue (Filipinoj)
Bocaue (Filipinoj)
DEC
Bocaue
Bocaue
Situo de Bocaue

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bocaue [+]
vdr
La malnova urbodomo de Bocaue

Geografio redakti

Bocaue situas sur la marborda ebenaĵo laŭ la samnoma rivero Bocaue [1]. Marilao troviĝas nur 5, Meycauayan 9, Valenzuela (Filipinoj) 12, Provinca ĉefurbo Malolos 14, Kezonurbo 20, ĉefurbo Manilo 25 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

Bocaue unue estis establita fare de franciskanaj misiistoj kiel ekstera parto de Meycauayan en 1582 kaj ĝi akris la sendependan vilaĝan statuson en 1606. Post la Filipina Revolucio usona dominado okazis, dum la 2-a mondmilito inter 1942-1945 japana regado okazis. Dum la rivera festivalo en 1993 ĉirkaŭ 500 homoj estis en la "flosanta pagodo," kiu malleviĝis. Tiam mortis ducent homoj. Malgraŭ la perditaj vivoj, neniu respondecis pri la tragedio. En 2007 dek butikoj pri artfajraĵoj brulis kaŭzante serion de eksplodoj vundante 7 homojn. Bocaue atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 2000-aj jaroj.

Ekonomio redakti

La plej grava produktaĵoj de Bocaue estas la artfajraĵoj. Laŭ la rivero oni faris artefaritajn lagojn por bredi fiŝojn.

 
Preĝejo en Bocaue

Religio redakti

Plimulto de la loĝantoj estas katolikoj, krome ekzistas metodistoj, adventistoj, baptistoj, mormonoj, aliaj sektoj, eĉ Islamo. En la urbego kampuso funkcias ekde 2011.

Eduko redakti

Bocaue ankaŭ estas eduka centro por la ĉirkaŭaj urboj, vilaĝoj. La ŝtata polyteknika kolegio havas kampuson en Bocaue, krome estas privataj altlernejoj kaj universitatoj. La komunumo ankaŭ havas plurajn elementajn kaj mezlernejojn.

 
Kampuso
 
Ponto

Trafiko redakti

Ĉe Bocaue ĉefŝoseo trairas, krome estas flankovojoj, kiuj atingas la urbon. En Bocaue la ĉefa kaj plej reganta transportmaniero estas la triciklo pro siaj mallarĝaj vojoj, krome estas aŭtobusoj kaj busetoj.

Klimato redakti

Bocaue situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Jare falas po 1005 mm. Inter majo kaj oktobro daŭras la pluva sezono, sed en la ceteraj monatoj ankaŭ pluvas, tamen ne tiom. La averaĝa temperaturo varias inter 23-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans