Aŭtonoma Regiono en Islama Mindanao

regiono en Mindanao, Filipinoj

La Aŭtonoma Regiono en Islama Mindanao - origine angle Autonomous Region in Muslim Mindanao (ARMM) - estas administra regiono en la sudo de la ŝato Filipinoj. Ĝi kovras parton de la insulo Mindanao, kaj teritorion de pluraj insularoj en ties sudokcidento, inter la insuloj Mindanao kaj Borneo. La regiono, kiel indikas la nomo, havas pligrandparte islamanan loĝantaron. Kiel sola el la sume 13 administraj regionoj de la Filipinoj, la Aŭtonoma Regiono en Islama Mindanao havas partan aŭtonomion, propran registaron kaj propran parlamenton. Sidejo de la regiona administrejo estas la urbo Kotabato (Cotabato City).

Aŭtonoma Regiono en Islama Mindanao
Administra regiono
Flago
eksa administra teritoria unuo • regiono en Filipinoj [+]

LandoFilipinoj

ĈefurboCotabato City
- koordinatoj7° N, 124° O (mapo)7.2166666666667124.25Koordinatoj: 7° N, 124° O (mapo)
Areo12 535,79 km² (1 253 579 ha) [+]


ISO 3166-2PH-14

Aŭtonoma Regiono en Islama Mindanao (Tero)
Aŭtonoma Regiono en Islama Mindanao (Tero)
mapo de la Filipinoj kun situo de la Aŭtonoma Regiono en Islama Mindanao (ARMM)

Aŭtonoma Regiono en Islama Mindanao (Filipinoj)
Aŭtonoma Regiono en Islama Mindanao (Filipinoj)
DEC
Aŭtonoma Regiono en Islama Mindanao
Aŭtonoma Regiono en Islama Mindanao

Map
Aŭtonoma Regiono en Islama Mindanao

Vikimedia Komunejo:  Autonomous Region in Muslim Mindanao [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La regiono subdividiĝas en la provincojn Basilano (Basilan), Suda Lanao (Lanao del Sur), Magindanao (Maguindanao), Suluo (Sulu) kaj Tavi-Tavio (Tawi-Tawi).