Filipina Esperanto-Junularo

organizaĵo de la esperantistaj junuloj en la Filipinoj, landa sekcio de TEJO

Filipina Esperanto-Junularo (FEJ) (tagaloge Kabataang Esperantista ng Pilipinas) estas junulara asocio, kiu estis fondita en la urbo Valenzuela la 19-an de Septembro, 2013 de tri gejunuloj.

Filipina Esperanto-Junularo
Filipina Esperanto-Junularo
landa sekcio de TEJO
Komenco 19-a de septembro 2013 vd
Lando(j) Filipinoj vd
Sidejo Valenzuela, Filipinoj
Tipo Asocio
Estr(ar)o Albert Stalin Garrido
Lingvoj

Esperanto

Retejo Oficiala retejo
vdr

FEJ akiris oficialan kontakton kun Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) la 5-an de decembro 2013, kiam UEA asignis propran konton al FEJ sub la UEA-kodo phej-d. La organizaĵo ankaŭ aperis en la Jarlibro 2014 kiel nealiĝinta landa junulara organizo sub TEJO.

Origine nomita Filipina Esperantista Junulara Asocio (FEJA), la asocio ŝanĝis sian nomon je la 31-a de decembro 2013 al la nuna, Filipina Esperanto-Junularo, laŭ estrara raporto.

La organizaĵon gvidas Albert Stalin Garrido, kiu loĝas en Kezono.

FEJ havas la devizon "Via Esperanto-asocio en 7,107 insuloj ekde 2013!". Temas pri la 7 107 insuloj, el kiuj konsistas la filipina insularo.

Eksteraj ligiloj redakti