OLAC (Open Language Archives Community) aŭ Malfermita Lingva Arĥiviga Komunumo, estas iniciato fondita en la jaro 2000 por krei unuecan ilon por serĉi en reta datumaro de lingvaj rimedoj por lingvistika esploro. La informo pri rimedoj estas konservata en formato XML por facila serĉado.

OLAC
datena biblioteko
Komenco 2000 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

OLAC konsilas pri la plej bonaj praktikoj de lingvo-arĥivigo kaj volas antaŭenigi kunlaboreblon inter lingvaj arĥivoj.

La OLAC metadatumaro estas bazita sur la kompleta metadatuma terminaro de DCMI (Dublin Core Metadata Initiative), sed la formato ebligas la uzon de aldonaĵoj por esprimi komunumspecifajn identigilojn. Ĝi estas ofte kontrastita al IMDI (ISLE Metadata Iniciato).

Eksteraj ligoj redakti