Revolucio en Filipinoj en 1986

manifestacio en Filipinoj en 1986, kiu finis la aŭtokratan regadon de Ferdinando Marcos kaj restarigis demokration

La People Power Revolution, ankaŭ konata kiel la EDSA Revolucio (laŭ Epifanio de los Santos Avenue (mallonge EDSA), kie okazis la plej grandaj manifestacioj) aŭ la Februara Revolucio, estis serio de amasaj manifestacioj en Filipinio, ĉefe en Manilo, de la 22-a ĝis la 25-a de februaro 1986. Ĝi estis daŭrigo de civila rezisto kontraŭ la perforto kaj balotfraŭdo de la reĝimo. La neperforta revolucio kaŭzis la foriron de Ferdinand Marcos, la finon de 20-jara diktatureco kiun li gvidis kaj la restarigo de demokratio en Filipinio [1][2][3][4].

הפגנה בפברואר 1986, ימים לאחר ההתנקשות ב-Evelio Javier, דבר שגרם להצתת את תחילת המחאה
Guberniestro Evelio Javier estis murdita en politika atenco la 11-an de februaro 1986, kelkajn tagojn poste manifestacioj komenciĝis en protesto kontraŭ la atenco. Tiuj protestoj helpis krei la fajreron kiu ekbruligis la revolucion de la "Potencon al la Popolo".

La revolucio ankaŭ estas konata kiel la "Flava Revolucio" pro la uzo de flavaj rubandoj dum manifestacioj (rilatante al la kanto de Tony Orlando) kiel simbolo de protesto sekvanta la atencon de filipina senatano Benigno Aquino Jr. en aŭgusto 1983 sur lia reveno al la Filipinoj el ekzilo [5].

La plej multaj el la manifestacioj okazis sur longa peco de Bulvardo Epifanio de los Santos, pli konata sub ĝia akronimo EDSA, en Manilo de la 22-a ĝis la 25-a de februaro 1986. Pli ol du milionoj da filipinaj civitanoj partoprenis en la manifestacioj, same kiel politikaj, armeaj, kaj religiemaj grupoj gviditaj fare de kardinalo Jaime Sin, la Ĉefepiskopo de Manilo, kune kun la Konferenco de la Katolikaj Episkopoj de la Prezidanto de Filipinio Kardinalo Ricardo Vidal, la Ĉefepiskopo de Cebuo.

La manifestacioj, kiuj estis nutritaj de la rezisto kaj la opozicio post jaroj da administrado de prezidanto Marcos kaj liaj kunuloj, finiĝis tiam kiam la reganto, lia familio kaj kelkaj el iliaj subtenantoj fuĝantaj en ekzilon en Havajo; Kaj la vidvino de Ninoy Aquino, Corzon Aquino estis nomumita kiel la dekunua prezidanto de Filipinio [6].

Heredaĵo redakti

La radioregistraĵoj de la revolucio, elsenditaj de pluraj radiostacioj, estis aldonitaj al la Monda Heredaĵa Listo de Unesko en 2003 kiel "kroniko de nacio kaj ĝiaj homoj en decida momento en sia historio."

Referencoj redakti

  1. G.R. No. 88211. Arkivita el la originalo je August 3, 2022. Alirita February 26, 2021.
  2. (June 1993) “The 'Unfinished Revolution' in Philippine Political Discourse”, 東南アジア研究 31 (1), p. 62–82. Alirita 29 September 2022.. 
  3. G.R. No. L-82380 April 29, 1988 - AYER PRODUCTIONS PTY. LTD., ET AL. v. IGNACIO M. CAPULONG, ET AL.: April 1988 - Philippine Supreme Court Decisions.
  4. Speech of President Corazon Aquino on the EDSA Flag Raising, February 25, 1987 | GOVPH (February 25, 1987). Arkivita el la originalo je December 2, 2022. Alirita February 26, 2021.
  5. The Original People Power Revolution. QUARTET p. 77. Arkivita el la originalo je February 15, 2008. Alirita February 28, 2008.
  6. Edsa people Power 1 Philippines. Angela Stuart-Santiago. Arkivita el la originalo je December 13, 2007. Alirita December 3, 2007.

Eksteraj ligiloj redakti