Armeo de la Filipinoj

La Armeo de la Filipinoj aŭ laŭvorte Armitaj Fortoj de la Filipinoj (filipine Sandatahang Lakas ng Pilipinas, hispane Fuerzas Armadas de Filipinas, angle Armed Forces of the Philippines, mallongigite AFP) estas la tuto de armeaj fortoj de la Filipinoj. La armeo konsistas el la Filipina Terarmeo (Hukbong Katihan ng Pilipinas, hispane Ejército Filipino), la Filipina Mararmeo (Hukbong Dagat ng Pilipinas, inkluzive de la Filipina Marinfanterio (Hukbong Kawal Pandagat ng Pilipinas, angle Philippine Marine Corps) kaj la Filipina Aerarmeo (Hukbong Himpapawid ng Pilipinas). Eksa branĉo estis la Filipina Ĝendarmaro (Hukbóng Pamayapà ng Pilipinas, HPP; hispane Constabularia Filipina, CF), kiu estis polica forto inter la jaroj 1901 kaj 1991. Krome ekzistas la Filipina Marborda Gardo (filipine Tanod Baybayin ng Pilipinas, angle Philippine Coast Guard, kiu estas armeeca servo de la departemento de transporto kadre de la registaro de la Filipinoj, kiu nur en kazo de milito aliĝus al la armeo. La soldata servo en la Armeo de la Filipinoj estas komplete libervola.

Armeo de la Filipinoj
emblemo
armitaj fortoj
Lando(j) Filipinoj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr