Manuel Pancorbo

hispana esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Manuel Pancorbo Castro estas hispana esperantisto, kiu loĝas en Galapagar, provinco Madrido, Hispanio. Li dum jaroj estis membro de la ĥoro Kvaropo Sinkopo, kiu kantis esperantlingve kaj en aliaj lingvoj en diversaj Esperanto eventoj. Ĝi premieris en la madrida Zamenhof-tago la 12an de decembro 2010 kaj ludis ankaŭ en la 70a Hispana Kongreso de Esperanto okazinta en El Escorial kaj en la 71a Hispana Kongreso de Esperanto okazinta en Almagro. En tiu ensemblo li kantas kiel tenoro. Li estis redaktoro de Boletín, nome la esperantlingva organo de Hispana Esperanto-Federacio, de 2005 ĝis 2006.

Manuel Pancorbo
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Kiel aktivulo, li ofte tradukis kantojn de diversaj lingvoj al Esperanto kaj organizis ties prezentadon en Esperanto eventoj ekzemple La pluvo de María Villalón en 87-a SAT-Kongreso 2014 en Dinano, Bretonio, Francio. Li ankaŭ apartenas al la estraro de Fundación Esperanto. Li ankaŭ instigis la realigon de malgrandaj prelegetoj kun bildoj, nome peĉakuĉoj, en hispanaj kongresoj.

Lastatempe li helpas la realigadon de kursoj pri Esperanto en la Universitato de Madrido. Lia ankaŭ kunlaboras en diversaj Esperanto-gazetoj.