Kvaropo Sinkopo konsistas el la kuniĝo de kvar madridaj ĥor-kantistoj, kun du komunaj hobioj: muziko kaj Esperanto. Ĝi premieris en la madrida Zamenhof-tago la 12an de decembro 2010 kaj ludis ankaŭ en la 70a Hispana Kongreso de Esperanto okazinta en El Escorial kaj en la 71a Hispana Kongreso de Esperanto okazinta en Almagro. Ĝia repertuaro konsistas el seninstrumentaj ĥor-kantoj -popularaj, klasikaj kaj religiaj- kaj aliaj kantoj kun 4-voĉaj aranĝoj, ĉiuj kun esperanta traduko aŭ originala e-teksto.

Kvaroko Sinkopo konsistas el:

  • Laura Carballo (soprano), gvidanto de la madrida ĥoro "Verda Stelo", kiu ankaŭ kantas en Esperanto.
  • Paloma Gil (aldo), kantisto de "Verda Stelo".
  • Manuel Pancorbo (tenoro), aktivulo de HEF, kanto-tradukisto.
  • Pedro Vilarroig (baso), komponisto, iama ĥorestro de "Verda Stelo". Li komponis la unuan kantaton por ĥoro kaj orkestro, "La Profil' de viaj spuroj", en lingvo Esperanto.