Nova Civito estis la esperantlingva eldono de revuo Città Nuova, de la movado de "Focolari" (Fajrujoj), aŭ Fokolar-Movado, fondita de Chiara Lubich.

Ĝi aperis ekde la fino de 1961 ĝis 1964, kun plia (nedatita) numero en 1965.

Dek-ses paĝa (unu numero, 7-12/1964, tamen, aperis duobla), grandformata, dukolora kovrilo.

La enhavo konsistis ĉefe el E-tradukoj de artikoloj aperintaj en la gazeto de la "Fajrujoj", sed ne mankis informoj el la E-movado.

Inter la kunlaborantoj estis kelkaj notindaj esperantistoj: Carlo Cecchitelli, Clelia Conterno Guglielminetti, Antonio De Salvo, Wilhelm Flammer, Giacinto Jacobitti, Mauro La Torre, Carolina Minio Paluello, Luigi Minnaja, Vincenzo Musella, Fabrizio Pennacchietti, León Toloza.

La aper-ritmo restis stabila dum la duono de 1964, kiam la manko de sufiĉa abonantaro kondukis al ĉesigo de la eldono.

En 1966 kampanjo lanĉita de pastro Giacinto Jacobitti por abon-mendoj cele al reeldonado same ne sukcesis arigi sufiĉe da monrimedoj (respondis nur 188 personoj (aŭ grupoj) kun 387 mendoj: [1]); tial oni definitive forlasis la projekton.

Aperodatoj redakti

Unua jaro - 1, decembro 1961-januaro 1962 / 2, februaro-marto 1962 / 3, aprilo-majo 1962 / 4, junio-julio 1962 / 5, aŭgusto-septembro 1962 / 6, novembro-decembro 1962

Dua jaro - 1, januaro-februaro 1963 / 2, marto-aprilo 1963 / 3, majo-junio 1963 / 4, julio-aŭgusto 1963 / 5, septembro-oktobro 1963 / 6, novembro-decembro 1963

Tria jaro - 1, januaro-februaro 1964 / 2, marto-aprilo 1964 / 3, majo-junio 1964 / 4-5 (sen dato) julio-decembro 1964

Kvara jaro - 1,(sen dato) 1965

Totala paĝonombro: 288

Nova Urbo redakti

Ekde 1997 aperis ĉiumonate 'Nova Urbo', du-paĝa papera "novaĵletero de la Fokolar-movado". Ĝi daŭras kiel surreta bulteno kvaronjara.

Eksteraj ligiloj redakti

Artikolo pri la kampanjo de 1966 por revivigi 'Nova Civito': http://www.esperokatolika.org/ek19661970/ek1966_05.htm#7

'Nova Urbo' ĉe esperanto-indre.com: http://www.esperanto-indre.com/spip.php?page=site