Teleskopo (ISSN 1984-7874) estas scienca revuo aperanta surrete por publikigi internacilingve artikolojn pri diversaj sciencaj fakoj. Oni ne distingas inter la sciencoj valorigante ilin kvazaŭ unu estus pli grava aŭ interesa ol aliaj, kontraŭe, se temas pri kompetenteco aŭ graveco inter la sciencaj kampoj, egalas al redaktoroj formalaj, sociaj, kulturaj, aplikaj aŭ natursciencoj.

La revuo Teleskopo ankaŭ ricevas artikolojn pri epistemologio, historio kaj filozofio de la scienco ĉar redaktoroj interkonsentas kun la penso de la franca rusdevena filozofo Alexandre Koyré, por citi unu inter multaj sciencpensuloj kiuj komprenas la sciencon tiamaniere, kiu, verkante pri ĉi tiuj temoj, klarigis ke ne ekzistas kiuj ajn sciencoj sen la subteno de la filozofado. Krom tio, utilas al la sciencoj diversaj la komprenado de iliaj propraj supozoj, implicoj, konceptoj, fundamentoj ktp.

La redaktoro estas Dominique Vieira, Doktoriĝanto pri Historio ĉe Federacia Universitato de Goiás-Brazilo.

La unua numero aperis en 2009. En futuro aperos po unu numero ĉiujare.

Eksteraj ligiloj redakti