Esperantologio / Esperanto Studies

Esperantologio / Esperanto Studies (EES) estas interfaka revuo pri ĉiuj fenomenoj rilataj al Esperanto kaj Interlingvistiko pli ĝenerale. Ĝi aperigas kontribuojn bazitajn sur originalaj studoj pri lingvosciencaj, historiaj, literatursciencaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto. Krom esplor-artikoloj kaj libro-recenzoj, EES ankaŭ publikigas elektitajn kontribuojn prezentitajn en la Esperantologiaj Konferencoj. Ĝi publikigas kontribuojn en Esperanto kaj en la angla lingvo, sed estas principe malferma al kontribuoj ankaŭ en aliaj lingvoj – tiusence, ĝi aparte kuraĝigas la recenzadon de alilingvaj libroj.

La revuo estas publikigata en du enhave identaj formoj: presita sur papero kaj rete alirebla. La paperan version - numeroj 3–8 - publikigis la eldonejo KAVA-PECH (Dobřichovice, Ĉeĥio). Ekde numero 9, EES estas publikigita de la eldonejo Mondial (Novjorko, Usono). Inter 1999 kaj 2018, EES estis redaktita de Christer Kiselman kaj disponigita rete ĉe retejo gastigita de la Universitato de Upsalo. Ekde 2019, la kompleta kolekto de EES estas disponebla en la retejo de CED, kiu nuntempe aŭspicias sian publikigon.

Aperis dek-unu numeroj: 1/1999 (unua kiu aperis papere ĉe la Eldonejo Bambu, Bulgario), 2/2001, 3/2005 (unua kiu aperis papere ĉe Kava-Pech, Ĉeĥio), 4/2009, 5/2011, 6/2013, 7/2015, 8/2018, 9/2020 (unua kiu aperis papere ĉe numero Eldonejo Mondial, Usono), 10/2021 kaj 11/2022.

Ekde 2019, kiam CED transprenis la redaktadon de EES, la revuo komencis aperi regule, kun unu kajero jare.

Redaktoroj redakti

EES estis fondita en 1949 de Paul Neergaard sub la nomo Esperantologio, kaj aperis neregule ĝis 1961. En 1999 ĝi estis revivigita kiel Esperantologio / Esperanto Studies fare de Christer Kiselman, sub kies redakto aperis ĝis 2018 entute ok kajeroj. En 2019 ĝia eldonanto fariĝis la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).

La nunaj redaktoroj de EES estas Guilherme Fians (Antropologio kaj Historio, Universitato St. Andrews) kaj Klaus Schubert (Tradukado kaj Faka Komunikado, Universitato de Hildesheim). Krom la redaktoroj (kiuj efektive kunordigas la eldonadon, reviziadon kaj pritaksadon de kontribuoj), EES kalkulas je redakta teamo, kiu konsistas je la jenaj fakuloj:

  • Erich-Dieter Krause (Orientaziaj Studoj, Universitato de Lepsiko)
  • Marc van Oostendorp (Lingvistiko, Instituto Meertens, Amsterdamo)

Eksteraj ligiloj redakti