Esperanto-Centro Ora Ponto

esperanto-centro en Ĉinujo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Esperanto-Centro Ora Ponto estas senprofita organizaĵo fondita en 2013 de Trezoro Huang Yinbao en la Jingchuan-gubernio de Gansu-provinco en Ĉinio. Trezoro nun estas la direktoro de la centro.

Trezoro Huang Yinabo, direktoro de la Centro

Tie estas interalie eldonata ekde 2017 la Unesko-Kuriero.

La celoj de la centro estas gastigi Esperanto-parolantojn, praktike trejni aktivulojn, servi esperantistojn kaj finance helpi junulojn por lerni Esperanton[1].

ReferencojRedakti

  1. « Esperanto-Centro Ora Ponto serĉas volontulojn » en Tra la mondo, numero 2/17, paĝo 46

Eksteraj ligilojRedakti