Dana Esperanto-Asocio

landa asocio

La Dana Esperanto-Asocio (DEA) estas la nacia Esperanto-organizo de Danio, komence nomita Centra Dana Esperantista Ligo (CDEL).

Dana Esperanto-Asocio
Esperantoforeningen for Danmark
Emblemo de Dana Esperanto-Asocio
Lando  Danio
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo januaro 1908
Fondiĝloko Kopenhago
Interretejo esperanto.dk
vdr
Dana Esperanto-Asocio
landa asocio de UEAorganizaĵo
Komenco 1908 vd
Lando(j) Danio vd
Ĉefestro(j) Ileana Schrøder • Peter Wraae vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo volontula asocio
vdr

DEA estas idealisma organizo, en kiu ĉiu laboro okazas senpage. La Asocio estas vivtenata de la membraj kotizoj. Ĉiuj ajn kiuj volas, rajtas membriĝi. En 2006 la asocio havis 205 membrojn. La asocio ankoraŭ ne havas oficejon. La nuna prezidanto estas Peter Wraae ekde 2016, post Ileana Schrøder, kiu estis prezidanto ekde 2003.[1]

DEA estas kontaktebla per sia kontaktpaĝo en TTT (vidu sub Eksteraj ligiloj sube) aŭ per retpoŝto al <dea(ĉe)esperanto.dk>.

Gazetoj redakti

Dana Esperanto-Asocio regule eldonas la jenajn organojn:

Estraro redakti

Historio redakti

La unua dana lernolibro verkita de Christian Nielsen, eldoniĝis en 1890 en Flensburg (Germanio) sed restis pli-malpli nekonata. En 1897 la redaktoro Peder Kristensen Toksvig fondis la unuan danan Esperanto-asocion en Nykøbing (Sjælland). En 1904 Frederik Skeel-Giørling eldonis lernolibron kaj vortaron kaj tio ege helpis la disvastigon de Esperanto en Danio.

En januaro 1908 laŭ propono de la aktivulino Marie Schröder fondiĝis la Centra Dana Esperantista Ligo (CDEL), kiu nun nomiĝas Dana Esperanto-Asocio. La saman jaron en aŭgusto en Kopenhago okazis postkongreso de la 4-a Universala Kongreso de Esperanto en Dresdeno, kun L. L. Zamenhof kiel ĉefgasto. En tiu jaro fondiĝis ankaŭ Kopenhaga Esperanto-Klubo (KEK). En 1909 fondiĝis kluboj en Ålborg, Vejle, Randers kaj Århus, kaj en 1910 sekvis klubo en Esbjerg.

La unua mondmilito estis malmola frapo al la Esperanto-movado, sed dum la intermilitaj jaroj Esperanto disvastiĝis en Danio danke al natura metodo, instruita de kelkaj eksterlandaj instruistoj.

En 1948 estis fondita Dana Esperantista Fervojista Asocio (DEFA) (Dansk Jernbane Esperanto-Forening). En 1956, 1962, 1975 kaj 2011 okazis Universalaj Kongresoj (UK) en Kopenhago.

Membronombroj redakti

Laŭ la publikigoj de la statistikoj en la revuo Esperanto la membronombroj tiel evoluis:

Jaro Asociaj
Membroj
(AM, UEA)
Individuaj
Membroj
(IM, UEA)
AM+IM
(UEA)
Fonto
1996 156 97 253 [2]
1997 156 92 248 [3]
1998 131 93 224 [4]
1999 119 108 227 [5]
2000 110 89 199 [6]
2001 84 149 233 [7]
2002 136 79 215 [8]
2003 133 90 223 [9]
2004 130 88 218 [10]
2005 127 87 214 [11]
2006 146 97 243 [12]
2007 122 91 213 [13]
2008 97 [14]

Referencoj redakti

  1. artikolo pri la transdono de la prezidanteco en Esperanto en Danio, majo 2016
  2. Esperanto 1091 (4), aprilo 1997, p. 66
  3. Esperanto 1102 (4), aprilo 1998, p. 79
  4. Esperanto 1113 (4), aprilo 1999, p. 66
  5. Esperanto 1124 (4), aprilo 2000, p. 66
  6. Esperanto 1135 (4), aprilo 2001, p. 66
  7. Esperanto 1149 (7), julio-aŭgusto 2002, p. 156
  8. Esperanto 1160 (6), junio 2003, p. 130
  9. Esperanto 1171 (6), junio 2004, p. 126
  10. Esperanto 1180 (4), aprilo 2005, p. 79
  11. Esperanto 1191 (4), aprilo 2006, p. 79
  12. Esperanto 1202 (4), aprilo 2007, p. 80
  13. Esperanto 1213 (4), aprilo 2008, p. 84
  14. UEA gazetara komuniko n-o 318

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti