Bent Jensenius
Bent JENSENIUS (naskiĝinta en 1945[1] ne tro for de Kopenhago) estas dana pedagogo kaj esperantisto.
Estante filo de ĝardenfakulo li post la lerneja tempo vojaĝis al Britio, Kanado, Brazilo kaj Kolombio por vidi ĝardenojn kaj ties ecojn. Post ses jaroj da eksterlanda restado li studis patruje la lingvojn hispanan, anglan kaj germanan kaj deĵoris kiel instruisto, antaŭ ĉio en lernejoj teknikaj. Li skribis ankaŭ didaktikaĵojn por la germana kaj la angla.
En la aĝo de 55 jaroj fariĝis li esperantisto. En Esperantujo li famiĝis per la eta sed informriĉa primovada legolibro Bonvenon en nia mondo.[2] Ĝin eldonis KAVA-PECH en la 2009-a jaro. Li ankaŭ aktivas ĉe Dana Esperanto-Asocio, eĉ estrare.[3]
Priesperanta kalejdoskopo legolibre
redaktiEn maldika libro Jensenius sukcese kaj ĉarme kovras la plejmulton de enmovadaj agadoj. Kelkaj intertempe ĉesis aŭ ŝanĝiĝis. Jen la listo de la unuopaj temoj de la unua eldono[4]:
- Kastelo Grezijono
- En la ret-babilejo
- Internaciaj Fervojistaj Ski-semajnoj
- Ĉirkaŭ la mondo en pli ol 800 tagoj
- Akademio de Esperanto
- Amikoj per korespondado
- Sur la tegmento de la mondo
- En Vikipedio
- Vojaĝo per boato sen krokodili
- Monato
- Pasporta servo
- La Centra Oficejo de UEA en Roterdamo
- En la klubo
- Ne mansvingu al viaj geamikoj!
- Verda domo de Arizono
- La Universala Kongreso
- Esperanto-muzeoj
- De la Unua Libro ĝis Interreto
- Travivaĵoj sur du radoj
- Bona Espero
- Esperanto en universitatoj
- Ĝemelaj urboj
- La Jarlibro de UEA kaj la Delegita reto
- IJK - por la junaj en jaroj aŭ en koro
- Je la Kabo de Bonespero
- Ekoturismaj renkontiĝoj
- Iom pri Esperanto-literaturo
Ĉiu parto finiĝis per pritekstaj demandoj kiuj bone uzeblas en la instruado: tiumaniere la verko fariĝis interesa lernigilo por aktiva komunikado en formo de rolludoj.
Notoj
redakti- ↑ Informoj privivaj ĉerpiĝis el la malantaŭo de lia legolibro.
- ↑ Katalin Kováts: "Saluton, sinjoro prezidanto ..." - recenzo ĉe: Ondo de Esperanto, 219/2013
- ↑ protokolo de la ĝenerala kunveno, 2006
- ↑ En 2014 aperis dua eldono iel aktualigita. - WorldCat - ISBN 9788087169490